Debiano








































Debiano

Debian Jessie kun GNOME


Debian Jessie kun GNOME



Evoluiganto:
projekto Debiano

Familio:

UNIX

Fonta kodo:

Malfermita kodo

Lasta versio:

9-a de decembro 2017: 9.3 (stretch)[1]

Kernotipo:

Linuks-kerno; ankaŭ aliaj

Licenco:

GPL, LGPL, BSDL

Subteno:
Aktiva

Retpaĝo:

www.debian.org







v  d  r


Information icon.svg



Debian estas komunumo de disvolvistoj kaj uzantoj kies celo estas krei kaj manteni operaciumon de GNU bazita sur libera programaro antaŭkompilita en simpla formato por multaj maŝinoj kaj por multaj kernoj. Debiano estas la bazo por multaj aliaj distribuaĵoj, inkluzive de Knoppix, Linspire kaj Ubuntu.


Ĝi estas disvolvata sendepende de la entreprenoj, kreata de la uzantoj mem, do ĝi estas sendependa de komercaj bezonoj. Debiano ne vendas sian programaron, sed permesas ke ĉiu senpage elŝutu ĝin de interreto, tamen permesante pluvendi ĝin.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Eldonoj


  • 3 Aliaj kernoj


  • 4 Referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Historio |


Debiano estis unue anoncita je 16a de Aŭgusto de 1993 de Ian Murdok, tiam studento de Purdue University, Murdok unue nomigis sian sistemon kiel la "Debian Linuksa Eldono". Antaŭe, Softlanding Linuksa Sistemo estis la unua konata provo por kreii linuksan eldonon el pluraj softvaraj pakaĵoj, kaj estis populara elekto inter linuksaj uzantoj je 1994. Estis la videbla malbona zorgado kaj ne solvado de bugs kiu farigis Murdok kreii novan linuksan eldonon.


En la Debiana Manifesto, Murdok vokis por kreado de eldono por esti zorgata per malferma maniero, kiel Linukso kaj GNU. Li kreis la nomon "Debian" per kunigado de unua nomo de lia amatino (nun edzino) Debra kun lia unua nomo.


Komence, Debiano pligrandiĝis malrapide, kaj eldonis unuan 0.9x version je 1994 kaj 1995. La unuaj ne-PK versioj komencis je 1995, kaj la unua 1.x versio de Debiano estis eldonita je 1996. Je 1996 Bruce Perens anstataŭis Ian Murdok kiel projektestro. Samjare kunlaboranto Ean Schuessler sugestis kreadon de sociala kontrakto inter la projekto kaj ĝiaj uzantoj. Perens filtris rezultantan diskuton en Debiana retlisto al la Debiana sociala kontrakto kaj la Debiana liberprograma gvidilo, kaj difinis la fundamentajn sindevigojn por la evoluado de la distribuo.



Eldonoj |


Eldonoj de Debiano dividas en kvin branĉoj:



  • maljunstabila (oldstable), enhavante pakaĵojn de la antaŭa stabila distribuaĵo;

  • stabila (stable), enhavante pakaĵojn, kiuj envenis en antaŭan oficialan distribuaĵon (en kiu renovigo de pakaĵoj okazas nur por elimino de vundeblecoj);

  • testata (testing), pro kiu formiĝos la sekva stabila distribuaĵo;

  • malstabila (unstable), en kiu oni pretas pakaĵojn por movi en stabilan branĉon;

  • eksperimenta (experimental); Ne estas plenvalora branĉo. En ĝi troviĝas pakaĵoj, kiuj estas postulanta testadon aŭ seriozajn ŝanĝojn de la distribuaĵo.


Historio de eldonoj:[2]













































































































































Versio
Kaŝnomo
Subtenantaj arkitekturoj
Pakaĵoj
Eldondato
Fino de subteno.
Originala
Esperanta
0.el93R6


1


26-a de oktobro 1995

1.1

Buzz

Bazz
1
474

17-a de junio 1996

1996
1.2

Rex

Reks
1
848

12-a de decembro 1996

1996
1.3

Bo


1
974

5-a de junio 1997

1997
2.0

Hamm

Hem
2
≈ 1,500

24-a de julio 1998

1998
2.1

Slink

Slink
4
≈ 2,250

9-a de marto 1999
decembro 2000
2.2

Potato

Potejto
6
≈ 3,900

15-a de aŭgusto 2000
aprilo 2003
3.0

Woody

Vudi
11
≈ 8,500

19-a julio 2002
aŭgusto 2006
3.1

Sarge

Sarĵ
11
≈ 15,400

6-a junio 2005
aprilo 2008
4.0

Etch

Etĉ
11
≈ 18,000

8-a aprilo 2007
februaro 2010
5.0

Lenny

Leni
12[3]
> 23,000[3]

14-a de februaro 2009
februaro 2012а[4]
6.0

Squeeze

Skviz
9+2*
> 29,050

6-a de februaro 2011[5]
deklarotas
7.0

Wheezy

Ŭizi
11+2*
≈ 37000

4-a de majo 2013[6]
deklarotas
8.0

Jessie

Ĝesi
nekonate
nekonate
deklarotas
deklarotas









Kondiĉaj notadoj:
planata / evoluata versio
kuranta versio
subtenata versio
ne subtenata

  • 9 arkitekturoj bazantaj sur kerno de Linukso + 2 arkitekturoj bazantaj sur FreeBSD.


Aliaj kernoj |


La plej fama kerno de Debiano estas Linukso, sed la kompleta listo montras:



  • Debian GNU/Linukso

  • Debian GNU/Hurd

  • Debian GNU/kNetBSD

  • Debian GNU/kFreeBSD



Referencoj |





  1. https://www.debian.org/releases/stretch/ (kontrolita je 2018-02-23)


  2. La listo de eldonoj en oficiala TTT-paĝo de Debiano

  3. 3,03,1
    Debian GNU/Linux 5.0 released. Debian (2009-02-14). Arkivita el la originalo je 2011-08-21. Alirita 2009-02-15.



  4. Security Support for Debian GNU/Linux 5.0 terminated on February 6th


  5. Debian 6.0 "Squeeze" releasedangle



  6. FINAL release update. debian.org. Alirita 2013-04-18.





Eksteraj ligiloj |




  • Debiano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Debiano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Debiano en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár