Ŝelo
Ĝenerale, ŝelo rilatas al ekstera tavolo de io, kaj laŭ la konteksto oni distingas la jenajn.
Ŝelo estas la plej eksteraj tavoloj de tigoj kaj radikoj de lignaj plantoj, ekzemple korko.
Ŝelo estas la ekstera kalkeca krusteto ŝirmanta la enon de ovo.
Ŝelo estas kurbarea spaca maldika konstrukto, kiu transigas eksteran ŝarĝon precipe per normala efiko - preme aŭ tire, en limigita grado ĝi povas esti streĉata ankaŭ per fleksmomantoj; por funkciado de ŝelo estas decida kapto de horizontalaj fortoj ĉe la subapogiloj.
Ŝelo estas energitavolo de elektronoj ĉirkaŭ la atomkerno.
Ŝelo estas programo en komputilo kiu prenas komandojn de la uzanto kaj tradonas ilin al la operaciumo. Vidu ankaŭ en sh (ŝelo), grafika uzulinterfaco.
Ŝelo estas la akv-imuna infrastruktura (uja) konstruo de ŝipo aŭ boato, alinome Korpo.