Silicon Valley






Rigardo al la urbocentro de San Jose


Silicon Valley [SIlikn VEli] aŭ Silicia Valo
estas la nomo de la suda rando de la
Golfo de San-Francisko,
en norda Kalifornio en Usono.
Ĝi ampleksas Santa Clara Valley (valon de S-ta Klaro)
kaj duonon de la Duoninsulo de San-Francisko
kaj etendiĝas proksimume de Menlo Park (sur la duoninsulo)
ĝis San José.
Ĝia proksimuma centro estas Sunnyvale.




Enhavo






  • 1 La nomo


  • 2 Historio


  • 3 Signifaj firmaoj


  • 4 Universitatoj


  • 5 Urboj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





La nomo |


La nomo Silicia Valo estis inventita de la
ĵurnalisto Don C. Hoefler en la jaro 1971.
Silicio koncernas la altan densecon de duonkonduktilaj
kaj komputilaj firmaoj en la regiono;
Valo rilatas al la Valo de S-ta Klaro.


La termino estas uzata ankaŭ por ĉirkaŭaj regionoj
ambaŭflanke de la Golfo de San-Francisko,
kien ekspansiis multaj el tiuj firmaoj.


Dum multaj jaroj en la 1970-a kaj 1980-a jardekoj
ĝi estis erare nomita Silikona Valo
(angle: Silicon Valley),
precipe de ĵurnalistoj,
antaŭ la enradikiĝo de la nomo en la Usona kulturo.



Historio |


La lokiĝo de alt-teknika industrio okazis precipe
pro du homoj,
William Shockley kaj Frederick Terman.


Terman, profesoro en Universitato Stanford,
opiniis, ke vasta neuzata areo apartenanta al la
universitato estis perfekte taŭga por terena negocado
kaj starigis programon por kuraĝigi studentojn,
ke ili restu en la regiono,
provizante ilin per risk-investa kapitalo.
Unu signifa sukceso de la programo estis la
konvinkado de du studentoj resti,
nome, William Hewlett kaj David Packard.
La firmao Hewlett-Packard estontis inter la unuaj
"alt-teknikaj" firmaoj en la regiono,
kiu ne estis en rektaj rilatoj al NASA
aŭ la Usona Mar-Armeo.


En 1951 la programo estis plivastigita per kreado
de Stanford Industrial Park (Industria Parko de Stanford),
vico de malgrandaj industriaj konstruaĵoj,
kiujn oni luis je tre malalta pago al teknikaj firmaoj.
En 1954 estis starigita la programo Honors Cooperative,
nun konata sub la angla nomo co-op,
kiu permesis al plentempaj dungitoj partatempan studadon
en la universitato por akiri akademian gradon.
La unuaj firmaoj kontraktis, ke ene de kvin jaroj
ili repagu la duoblan studad-kotizon de ĉiu studento,
por kovri la kostojn.
Meze de la jaroj 1950-aj la infrastrukturo de tio,
kio estis ebligonta la kreadon de "la valo",
estis ekestanta, pro la klopodoj de Terman.


Je tiu etoso iu eks-kaliforniano decidis
transloĝiĝi en la regionon.
William Shockley estis foririnta de Bell Labs en 1953,
pro neakordo pri la maniero prezenti la transistoron
al la publiko;
tio kaŭzis, pro patentaj konsideroj,
al flankenŝovo de lia nomo favore al liaj
kunuloj-inventintoj John Bardeen kaj
Walter Houser Brattain.
Post eksedziĝo li revenis al
California Institute of Technology,
kie li estis akirinta sian bakalaŭrecon;
en 1956 li transloĝiĝis al
Mountain View
en Kalifornio
por fondi la firmaon Shockley Semiconductor kiel parton
de Beckman Instruments,
kaj krome por vivi pli proksime al sia maljuniĝanta
patrino.


Li intencis tie plibonigi la transistoron per nova
tri-elementa skemo (nun konata kiel Ŝoklia diodo),
kiu laŭ lia opinio estis konkeronta la merkaton,
sed la skemo estis konsiderinde pli malfacila
por konstrui ol la "simpla" transistoro.
Kiam la projekto ekhavis malfacilaĵojn,
Shockley iĝis pli kaj pli paranoja.
Li postulis mensog-detektilan kontroladon de la dungitaro,
publikigis ties salajrojn kaj ĝenerale ĉagrenis ĉiujn.
La fina guto, kiu plenigis la glason, estis furiozatako lia,
kiam sekretario tranĉvundis sian fingron
kaj li asertis, ke tio estis atako al li.
Kiam poste estis pruvite,
ke la tranĉo estis de rompita premnajleto,
la malutilo jam okazis,
kaj en 1957 ok el la talentaj inĝenieroj
(nomitaj de li "la perfidema oko" ("Traitorous Eight"),
kiujn li estis veniginta al la okcidenta marbordo,
foriris kaj fondis firmaon Fairchild Semiconductor.
(Oni povus opinii, ke Shockley kreis la nomon de la "perfidema oko"
laŭ la fama filmo "la grandioza sepo" ("The Magnificent Seven"),
sed tiu filmo estis farita nur en 1960).


Dum la sekvaj jaroj io tia ripetiĝis plurfoje;
inĝenieroj perdis al eksteraj direktoroj sian influon en la firmaoj kreitaj de ili
kaj tiam foriris kaj fondis proprajn firmaojn.
AMD, Signetics, National Semiconductor
kaj Intel komenciĝis kiel ŝosaĵoj de Fairchild,
aŭ kiel ŝosaĵoj de aliaj ŝosaĵoj.


En la komencaj jaroj 1970-aj la tute regiono estis plena
je duonkonduktilaj firmaoj,
komputilaj firmaoj uzantaj iliajn aparatojn
kaj programadaj kaj servaj firmaoj servantaj ambaŭ.
Industrie uzebla spaco abundis kaj loĝado restis ankoraŭ malaltpreza.
La kreskadon nutris la apero de riskinvesta industrio ĉe
Sand Hill Road,
kiu en 1972 komenciĝis per Kleiner Perkins;
la disponebleco de risk-investa kapitalo kreskegis
post la sukcesa borsa eniro (1,3 miliardoj da dolaroj)
de Apple Computer en decembro 1980.



Signifaj firmaoj |




Adobe Systems




Advanced Micro Devices(AMD)




Apple Computer




eBay




Google



Dosiero:Hpheadquartersentrance.jpg
Hewlett Packard




firmao Intel en Robert Noyce-konstruaĵo




Intuit




Oracle




Yahoo!


Miloj da alt-teknikaj firmaoj havas siajn centrojn en la
Silicia Valo;
jenaj inter ili estas listigitaj en Forbes 500:


Adobe Systems | Advanced Micro Devices | Agilent | Altera | Apple Computer | Applied Materials | BEA Systems | Cadence Design Systems | Cisco Systems | eBay | Electronic Arts | Hewlett-Packard | Intel | Intuit | Juniper Networks | Knight-Ridder | Maxtor | National Semiconductor | Network Appliance | Oracle Corporation | Siebel | Sun Microsystems | Symantec | Synopsys | Veritas Software | Yahoo!


Aliaj gravaj firmaoj kun centro en la Silicia Valo estas:


Adaptec | Atmel | Cypress Semiconductor | Google Inc. | Handspring | McAfee | Nvidia Corporation | Palm, Inc. | PalmOne, Inc. | PayPal | Rambus | Silicon Graphics | TiVo | Verisign


Kiel decas pro ĝia historio,
Silicia Valo estas la hejmo de la alt-teknika super-butikega ĉeno Fry's Electronics.



Universitatoj |



  • San Jose State University

  • Santa Clara University

  • Universitato Stanford


  • University of California, Berkeley – geografie ne situanta en Silicia Valo, sed efika kiel fonto de esploraĵoj kaj novaj diplomitoj



Urboj |


Urboj en la Silicia Valo, laŭalfabete:


Campbell
| Cupertino
| Fremont
| Los Altos
| Los Gatos
| Menlo Park
| Mountain View
| Milpitas
| Newark
| Palo Alto
| Redwood City*
| San Jose
| Santa Clara
| Saratoga
| Sunnyvale
| Union City


*Kvankam Redwood City ne apartenas al la regiono tradicie nomata Silicia Valo,
ĝi nun iĝis rekonata de multaj kiel parto de la regiono,
pro sia situo proksime ĉe Menlo Park kaj sia alta denseco
je teknikaj firmaoj.






Vidu ankaŭ |



  • Gvadalaharo

  • Elektrotekniko kaj Elektroniko

  • Sanfrancisko




  • Kategorio Silicon Valley en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





Eksteraj ligiloj |



  • http://www.netvalley.com/donhoefler.html

  • http://www.cr.nps.gov/nr/travel/santaclara/intro.htm

  • http://www.siliconvalley.com

  • http://www.siliconvalley.com/multimedia/siliconvalley/archive/sv150_03.pdf




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár