György Károlyi
György Károlyi | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1802 (1802-03-28) en Vieno |
Morto | 9-an de novembro 1877 (1877-11-09) (75-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Profesio | politikisto |
Lingvoj | hungara lingvo |
Familianoj | |
Edz(in)o | Q1467323 |
Infanoj | István Károlyi, Julius Karolyi de Nagy Karoly, Q16937735, Tibor Károlyi |
Patro | József Károlyi |
Patrino | Elisabeth Waldstein-Wartenberg |
Grafo György Károlyi [djordj kAroji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Károlyi György estis hungara politikisto, mecenato, membro honora kaj direktora de Hungara Scienca Akademio (1825). Liaj filoj estis Tibor Károlyi kaj István Károlyi (politikisto, 1845).
György Károlyi [1] naskiĝis la 28-an de marto 1802 en Vieno. Li mortis la 9-an de novembro 1877 en Budapeŝto.
Biografio |
György Károlyi komence estis soldato, kie li konatiĝis kun István Széchenyi. Baldaŭe ili vojaĝis kune en eksterlando, kie li studis la novajn teknikojn. Hejmenveninta grafo Károlyi partoprenis en la parlamentado, eĉ li estis unu el la gravaj fondintoj de Hungara Scienca Akademio en 1825. Krome li estis grava figuro de la tiama reforma movado. En 1836 li edziĝis baldaŭe havanta 5 filojn kaj filinon. Lia plej fama filo estis István Károlyi (politikisto, 1845). Post fiasko de la hungara liberecbatalo li estis nelonge arestita, poste li okupiĝis pri sia bieno. Li konstruis en Pest (urbo) en 1832 palacon "Károlyi", kiu nun estas Literatura Muzeo Petőfi.
Fontoj |
- biografio hungare (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero K kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio