Villavicencio
Villavicencio [bijabiZENzjo] aŭ [bijabiSENsjo] estas urbego, signifa universitata urbo kaj ĉefdiocezo en meza Kolombio, en departemento Metao, kie ĝi estas ties ĉefurbo. Ĝi ankaŭ estas konata ordinarlingve kiel "Villavo" kaj "Villao".
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Ekonomio
5 Trafiko
6 Klimato
7 Kulturo
8 Literaturo
9 Ĝemelurboj
10 Eksteraj ligiloj
11 Alia fonto
Bazaj informoj |
Loĝantaro: 384,131 en 2005
Supermara alteco: 467 m
Areo: 1328 km²
Telefonkodo: 57 + 8
Poŝtkodo:
Horzono: UTC – 5
04°09′00″N 73°38′00″W / 4.15°N, 73.633333°U / 4.15; -73.633333 (Villavicencio)
Geografio |
Villavicencio etendiĝas laŭ rivero sur la orientaj deklivoj de Andoj. Bogoto troviĝas 70, Ibagué 180, Pereira 240, Santiago de Cali 330, Bucaramanga 336, Cúcuta 433, Kartageno (Kolombio) 725, Soledad (Atlantiko) 763, Barranquilla 768, Santa Marta 791 km.
Historio |
La unua eŭropano estis tie en 1536. Villavicencio estis fondita nur en 1840. Ĝi estis nomita pri Antonio Villavicencio, kiu estis heroo en la sendependa milito. En 2008 skandalo okazis, kiam 22 laboristoj estis trovitaj mortaj. Ili estis mortigitaj fare de la militistaro kaj prezentitaj al aŭtoritatoj kiel ribelantoj mortigitaj en batalo.
Ekonomio |
En Villavicencio oni produktas bierojn kaj sapojn, krome oni destilas naftojn. En la ĉirkaŭa regiono oni kultivas kafojn, bananojn, rizojn, menciindas la brutobredo.
Trafiko |
Villavicencio havas lokan flughavenon. La urbego estas nabo pri 4 vojoj, inter ili la plej grava kuras rekte al Bogoto.
Klimato |
Villavicencio situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias en la plena jaro inter 20-30 °C. Jare pluvas po 4406 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-novembro pli.
Kulturo |
Ĝi estas lando de enmigrado, kie homoj de la interno de la lando (Anda zono), kaj popoloj venantaj de la marbordoj aŭ la Amazona arbaro, ĉiam renkontis. Ĉiuj ĉi migrantoj helpis forĝi mestizan kulturon, kiu estis reflektita en la kulturo Llanera.Inter la multaj lernejoj de tradiciaj artoj, unu el la plej gravaj estas la Kultura Korporacio Llanera "Luis Ariel & Gil Arialdo Rey Roa".
Literaturo |
La verkisto kiu plej reprezentas la urbon sendube estas la ĵurnalisto kaj poeto Eduardo Carranza.
Ĝemelurboj |
San Juan de los Morros, Venezuelo
Helena (Montano), Usono
Eksteraj ligiloj |
Mapo, distancoj
(hispana) Corporación Cultural Llanera "Luis Ariel & Gil Arialdo Rey Roa"j
(hispana) Corporación Cultural Municipal De Villavicencio kiu havas bone ekipitan infrastrukturon por klerigaj aktivecoj (vidu 'videon institucional Corcumv'). kaj ciferecan bibliotekon
(hispana) Secretaria de Educación Municipal de Villavicencio
Alia fonto |
(angla) Encyclopædia Britannica : Villavicencio [1]