Korbo
Korbo estas portebla ujo el kunplektitaj salikvergetoj (vimenaĵo), bastorubandoj, pajlaj aŭ junkaj trunketoj, metalfadenoj kaj similaj, por enteni diversajn objektojn.
Speciala korbo estas la naso, kiu estas konusforma korbo el salikaj vergetoj aŭ el dratoj por kapti fiŝojn. Tra ĝi povas flui la akvo, sed la fiŝoj ne povas tranaĝi ĝin. La serĉnaso estas tia naso, kies fundo mankas : oni premas ĝin al akvofundo kaj desupre provas kapti la fiŝojn (per reto).
Korbo povas esti retpaĝa aĉetokorbo.
Vidu ankaŭ |
- Kameropso
- Korbopilko
- Pendkorbeto
- Fajrokorbo
Proverbo |
Ekzistas proverbo pri korbo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Pano estas alportita, korbo estu forĵetita. ”
Referencoj |
↑ Lernu