Tereza de Lisieux
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Tereza el Avilo.
Tereza de Lisieux | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Marie-Françoise-Thérèse Martin [#] | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1873 (1873-01-02) en Alençon | |
Morto | 30-an de septembro 1897 (1897-09-30) (24-jara) en Lisieux | |
Mortokialo | tuberkulozo [#] | |
Tombo | Normandio [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Lingvoj | franca lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Francio [#] | |
Familio | ||
Patro | Louis Martin [#] | |
Patrino | Marie-Azélie Guérin Martin [#] | |
Gefratoj | Marie-Pauline Martin • Céline Martin • Léonie Martin [#] | |
Profesio | ||
Profesio | ordena fratino • teologo • dramisto • verkisto [#] | |
Sanktulino, Doktoro de la Eklezio | ||
Kanonizo | 17-a de majo 1925 | |
Festotago | 1-a de oktobro | |
Atributoj | vesto de karmelanoj kun en la mano kruco ćirkaŭita de rozoj | |
Patroneco | misiistoj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Tereza de Lisieux aŭ Sankta Terenjo de la infano Jesuo,
france Sainte Thérèse de l'Enfant Jésus [sent terez de lanfan ĵezu] (1873-1897) estis katolika sanktulino, kaj doktoro de la Eklezio. Ankaŭ konata sub la nomo Sankta Tereza el Lisieux kaj Sankta Tereza de la Eta Floro. Kune kun Sankta Bernadette, unu el la plej popularaj sanktuloj de la 19-a jarcento.
Vivo |
Thérèse Françoise Marie Martin naskiĝis en Alençon (Nordoccidenta Francio) la 2-an de januaro 1873. Ŝia patro, Louis Martin, estis horloĝisto; ŝia patrino, Azélie-Marie Guérin (Zélie), estis kudristino; ambaŭ estas ekde 2015 honorataj kiel sanktuloj. Tereza estis la lasta el iliaj gefiloj.
Tereza estis ankoraŭ tre juna (4-jara) kiam ŝia patrino mortis pro mamkancero. Post tiu evento, la familio transloĝiĝis de Alençon al Lisieux, kie loĝis la onklo Isidore Guérin.
En 1888, nur 15-jara, Tereza eniras monaĥejon en Lisieux. Ŝi estis monaĥino en la ordeno de Karmelanoj, same kiel Sankta Tereza de Avila antaŭ ŝi. Dum ŝia vivo, ŝi estis tute nekonata. Ŝia famo venis kiam, post ŝia morto, publikiĝis ŝia taglibro, kiun ŝi skribis en la monaĥejo, sub la nomo Historio de animo (france: "Histoire d'une Âme"). Tiu eta libro tiom impresis ĉiujn ĝiajn legantojn, ke la famo de Tereza tuj iĝis tutmonda.
Kiel ĉiuj Karmelanoj, ŝi vivadis dum sia tuta vivo nur en la monaĥejo. Sed ŝi skribis, ke ŝi ŝatus vojaĝi tra la mondo kiel la misiistoj dum ŝi nur preĝadis por ili. Tamen, en la komenco de la 21-a jarcento, la korpo de Sankta Terezonjo vojaĝis tra la mondo laŭ ŝiaj voloj, kaj milionoj da homoj venis vidi ĝin. Patrino Tereza nomis sin Tereza ĉar ŝi tiom amis Terenjon de la infano Jesuo.
Terezonjo de la infano Jesuo estas la Patrona Sanktulo de misiistoj.
Vidu ankaŭ |
- Baziliko Sankta Tereza de Lisieux
- Kirko Terezo el Lisieux (Józsefváros)