Realo





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri filozofia koncepto. Por informoj pri la samnoma monunuo de Brazilo, vidu la paĝon brazila realo.

Realo (de la latina realitas, de res "aĵo") estas en filozofio la tuto de tio, kio efektive ekzistas, sendepende de nia perceptkapablo kaj konceptmaniero.[1] Realaĵo tiusence povus inkluzivi ambaŭ estantecon kaj neniecon, dum ekzisto ofte nur rilatas al estanteco. Realo, kiel filozofia kategorio, inkluzivas la formalan koncepton de nenieco kaj elparolojn kaj kombinaĵojn de ĝi kun aliaj konceptoj. Laŭ pli ampleksa difino, realo inkludas ĉion kiu estas kaj estis, ĉu aŭ ne estas observebla aŭ komprenebla. Pli larĝa difino inkludus ĉion kio ekzistis, ekzistas, aŭ ekzistos.


Por naturscienco, realo estas tio, kio estas akirebla per scienca observado kaj esplorado. Aĵoj, kiuj ne estas mezureblaj, ne povas esti bazo por natursciencaj teorioj.


Filozofoj, matematikistoj, kaj aliaj antikvaj kaj modernan pensuloj, kiaj Aristotelo, Platono, Frege, Wittgenstein, kaj Russell, faris distingojn inter pensado koresponda al la realo, koheraj abstraktaĵoj (pensoj pri aĵoj kiuj estas imageblaj sed ne realaj), kaj kiuj ne povas esti racie pensataj. Kontraste, ekzisto estas ofte limigita sole al tio kio havas fizikan ekziston aŭ havas rektan bazon laŭ la maniero laŭ kiu pensoj funkcias en la cerbo.


Realo estas ofte kontrastata kun tio kio estas imagebla, delira, (nur) en la menso, sonĝoj, kio estas falsa, kio estas fikcia, aŭ kio estas abstrakta. Samtempe, kio estas abstrakta ludas rolon kaj en ĉiutaga vivo kaj en akademia esplorado. Por ekzemplo, kaŭzeco, virto, vivo kaj distribua justico estas abstraktaj konceptoj kiuj povas esti malfacile difineblaj, sed ili estas nur rare egaligitaj al puraj deliraĵoj. Kaj la ekzistado kaj la realo de abstraktaĵoj estas diskuteblaj: unu ekstrema sinteno rigardas ilin kiel simplaj vortoj; alia sinteno rigardas ilin kiel pli altajn verojn ol malpli abstraktaj konceptoj. Tiu malkonsento estas la bazo de la filosofia Disputo pri la universalaĵoj.


La vero referencas al tio kio estas reala, dum falso referencas al tio kio ne estas. Fikcioj estas konsiderataj nerealaj.




Enhavo






  • 1 Rilataj konceptoj


  • 2 La problemo de realo en kvantuma mekaniko


  • 3 La realo laŭ religioj


    • 3.1 Budhismo


    • 3.2 Monoteismaj religioj




  • 4 Sentebla realo


  • 5 Realo laŭ sciencistoj


    • 5.1 Max Planck


    • 5.2 Richard Dawkins




  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Bibliografio


  • 8 Notoj kaj referencoj





Rilataj konceptoj |


Inter rilataj konceptoj estas vero, fakto, realeco, mondorigardoj, kaj teorioj de realo.


Ofta parollingva uzado de realeco signifus "perceptoj, kredoj, kaj sintenoj al realeco," ĉar en "Mia realo ne estas via realo." Tio estas ofte uzata ĝuste kiel konversaciismo indikanta ke la partoj en konversacio interkonsentas, aŭ devus interkonsenti, ne por diskutetaĉi pri diferencaj konceptoj de kio estas realo. Por ekzemplo, en religia diskutado inter amikoj, unu povus diri (ŝerceklopode), "Vi povus malkonsenti, sed en mia realo, ĉiu iras al la ĉielo."


Realo povas esti difinita laŭ maniero kiu ligas ĝin al mondorigardoj aŭ eliras el ili (konceptaj kadroj): Reale estas la totalo de ĉiuj aĵoj, strukturoj (faktaj kaj konceptaj), okazaĵoj (pasintaj kaj estantaj) kaj fenomenoj, ĉu observeblaj aŭ ne. Tio estas kion mondorigardo (ĉu bazita sur individua aŭ kunhavanta homan esperton) finfine klopodas priskribi aŭ mapi.


Kelkaj ideoj el fiziko, filozofio, sociologio, literatura kritiko, kaj aliaj fakoj formas variajn teoriojn de realo. Unu tia kredo estas ke simple kaj laŭvorte ne estas realo trans la perceptoj aŭ kredoj kiun oni havas pri realo. Tiaj sintenoj estas resumitaj en la populara aserto "Percepto estas realo" aŭ "Vivo estas kiel oni perceptas realon" aŭ "realo estas kion vi povas eviti" (Robert Anton Wilson), kaj ili indikas kontraŭ-realismo - tio estas, la vidpunkto ke ne estas objektiva realo, ĉu agnoskita eksplicite aŭ ne.


Multaj el la konceptoj de scienco kaj filozofio estas ofte difinitaj kulture kaj socie. Tiu ideo estas prilaborita de Thomas Kuhn en sia libro The Structure of Scientific Revolutions (1962). Pri similaj temoj The Social Construction of Reality, libro pri la sociologio de sciaro verkita de Peter L. Berger kaj Thomas Luckmann, estis publikigita en 1966.



La problemo de realo en kvantuma mekaniko |


Ĉe la interpretado de kvantuma mekaniko estiĝas la problemo pri difino de la termino realo. La observotaj objektoj ja prezentiĝas diversaj laŭ la diversaj eksperimentoj, foje kiel eroj, foje kiel lumradio. Tio irigis la sciencistojn Einstein, Podolski kaj Rosen al jena kriterio pri fizika realo.


Kvankam tiu difino sonas tre prudenta, ĝi ŝajne kondukas al problemoj, kiam oni provas klarigi la rezultojn de la EPR-eksperimentoj.



La realo laŭ religioj |



Budhismo |


En budhismo, kiu antaŭ ol esti religio, estis unu el la klasikaj skoloj de hinda filozofio, ekzistas diferenco inter la relativa kaj la absoluta realo, kiu estas la vera eco de fenomenoj. Tiu finfina eco de la realo estas la malĉeesto de la memo aŭ egoo, la malpleno. Al budhano ne ekzistas aĵo, kiu ekzistas por si mem. Laŭ la skoloj oni akĉentas la ne-duecon, la spiriton aŭ la konscion kiel nura realo, la econ de Budho, nome la transiga kono, la vekiĝo, kaj tiel plu.



Monoteismaj religioj |


Laŭ la religioj de la Dio de Abrahamo, realo estis kreita kaj formita de Dio, le kreinto de la mondo kaj de ĉiuj vivuloj. Ĉio ĉi estas realo malkaŝita de la profetoj de Dio por ke la kreantoj memoru de kie ili devenas kaj ke nenio estas la frukto de hazardo.



Sentebla realo |


Spontana respondo al la demando kio estas realo, estas ĉio, kion oni perceptas per la sensoj, tio estas, tio, kion oni vidas, kion oni tuŝas kaj tiel plu.


Tia difino venas al paradokso rilate al sonĝoj. Sonĝoj ne estas kaptitaj de unu el la kvin sensoj, ili ne estas en sentebla realo. Tamen sonĝoj estas parto de la realo kaj influas la memoron same kiel situacioj sentitaj de la sensoj. Sonĝoj estas do realaj fenomenoj ekster la sentebla realo.


Teorio nomata solipsismo, de J. Hamburger, elmetas la hipotezon, ke ne ekzistas alia realo ol li mem por iu ajn pensulo.



Realo laŭ sciencistoj |



Max Planck |


La demando por scii kio estas tablo reale havas nenian sencon. Same estas pri ĉiuj aliaj fizikaj nocioj. La tuto de la mondo, kiu ĉirkaŭas nin ne estas alia afero ol la tuto de la spertoj, kiujn ni havas. Sen tiuj, la ekstera mondo havas nenian signifon. Ĉiu demando rilate al la ekstera mondo, kiu ne baziĝas iel je sperto aŭ observo estas deklarita sensenca kaj forĵetita kiel tia.[2]
Tiel la koloro ruĝa estas realo por la vidanto kaj ne estas realo por la blindulo. La nocio de la realo dependas de la transvivitaj spertoj kaj estas do devige malsama laŭ la individuoj.



Richard Dawkins |


Richard Dawkins diras, ke eblas difini la realon kiel tio, kio respondas, kiam oni piedfrapas ĝin[3]. Tio estas laŭ li la nura kriterio, kiu ebligas distingi realon sendiskute de iluzio.


Tia aparta difino difinas kiel reala interalie:



  • la virtualan realon (kio do signfias la uzon de la termino "realo"),

  • la primojn; ĉar nenia decido povas malhelpi primon esti prima, nek du personojn loĝantajn sur du diversaj kontinentoj kaj neniam interŝanĝantajn, malkovri ilin.


Tiu pozicio estas simila al tiu de la verkisto Philip K. Dick, kiu diris, ke "la realo estas tio, kio daŭre venas en la kapon, kiam oni ĉesis krei je ĝi".



Vidu ankaŭ |




  • Aristotelo

  • Aviceno

  • Tomaso de Akvino

  • René Descartes

  • Empiriismo

  • David Hume

  • Kvantuma mekaniko

  • Jacques Lacan

  • Platono

  • Raciismo

  • Realismo




Bibliografio |



  • Peter L. Berger/Thomas Luckmann: Die gesellschaftliche Konstruktion der Wirklichkeit. Eine Theorie der Wissenssoziologie (La socieca konstruo de realo. Teorio de konosociologio), Fischer TB. Frankfurt a. M.. 1993. ISBN 3-596-26623-8

  • Nicolai Hartmann: Möglichkeit und Wirklichkeit (Ebleco kaj realeco), 1938 (kritika realismo)

  • Paul Watzlawick: Wie wirklich ist die Wirklichkeit – Wahn, Täuschung, Verstehen (Kiel reala estas realo - deliro, trompo, kompreno), 1978 ISBN 3-492-24319-3 (radikala konstruivismo) (1979). ¿Es real la realidad? confusión, desinformación, comunicación. Barcelona: Herder. ISBN 8425410827.

  • Marcus Willaschek (eld.): Realismus, (Schöningh) Paderborn kaj aliaj 1999 (eseokolekto kun tre diversaj pozicioj de usonaj filozofoj)

  • Hans Günther Ruß: Wissenschaftstheorie, Erkenntnistheorie und die Suche nach der Wahrheit (Sciencoteorio, rekonoteorio kaj la serĉo pri vero), Kohlhammer, Stuttgart 2004, ISBN 3-17-018190-4 (kritika realismo el la perspektivo de kritika racionalismo)

  • Günter Abel: Zeichen der Wirklichkeit (Signo de realo), Suhrkamp, Frankfurt 2004, ISBN 3-518-29251-X (interpretismo kiel malforta realismo)

  • Vanderlei de Oliveira Farias. Kants Realismus und der Aussenweltskeptizismus (La realismo de Kant kaj la ekstermondoskeptikismo). Olms. 2006.

  • Ferrater Mora, J. (1984). Diccionario de Filosofía (4 tomos). Barcelona: Alianza Diccionarios. ISBN 8420652997.

  • Putnam, Hilary (1988). Razón, verdad e historia. Madrid: Tecnos. ISBN 843091577-X.

  • Putnam, Hilary (1994). Las mil caras del realismo. Buenos Aires: Paidós. ISBN 8475099807.

  • Honderich, T., eld. (2001). Enciclopedia Oxford de Filosofía. Madrid: Tecnos. ISBN 8430936998.


  • Eco, Umberto (1999). Kant y el ornitorrinco. Barcelona: Lumen. ISBN 84264123653 |isbn= incorrecto (ayuda).

  • Lee Whorf, Benjamin; Arias, Javier (1999). Lenguaje, pensamiento y realidad. Círculo de Lectores. ISBN 8422673649.

  • Zubiri, Xavier (1989). Estructura dinámica de la realidad. Madrid: Alianza, Fundación Xavier Zubiri.

  • Zubiri, Xavier (1980). Inteligencia sentiente / Inteligencia y Realidad. Madrid: Alianza, Fundación Xavier Zubiri.

  • Zubiri, Xavier (1963). Sobre la esencia. Madrid: Alianza, Sociedad de Estudios y Publicaciones.

  • Zubiri, Xavier (1982). Inteligencia y Logos. Madrid: Alianza, Sociedad de Estudios y Publicaciones. ISBN 8420690120.

  • Zubiri, Xavier (1983). Inteligencia y Razón. Madrid: Alianza, Sociedad de Estudios y Publicaciones. ISBN 8420690163.

  • Günter Abel: Zeichen der Wirklichkeit. Suhrkamp, Frankfurt 2004, ISBN 3-518-29251-X. (Interpretationismus als schwacher Realismus)

  • Nicolai Hartmann: Möglichkeit und Wirklichkeit. 1938. (Kritischer Realismus)

  • Vanderlei de Oliveira Farias: Kants Realismus und der Aussenweltskeptizismus. Olms, 2006.

  • Hans Günther Ruß: Wissenschaftstheorie, Erkenntnistheorie und die Suche nach der Wahrheit. Kohlhammer, Stuttgart 2004, ISBN 3-17-018190-4.

  • Marcus Willaschek (Eld.): Realismus. Schöningh, Paderborn u.a. 1999.



Notoj kaj referencoj |





  1. ReVo  Realo en ReVo


  2. Max Planck, L'image du monde dans la physique contemporaine (La bildo de la mondo en la nuntempa fiziko)


  3. "Reality is what can kick back"
















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár