Panteono de Parizo






Panteono


La Panteono de Parizo (france: Panthéon) estas granda monumento, kiu staras sur monteto (Montagne Sainte Geneviève), en la 5-a arondismento de Parizo.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Arkitekturo


  • 3 Listo de eminentuloj entombigitaj tie


  • 4 Bildaro





Historio |


La konstruadon oni komencis en 1764 (arkitekto Soufflot kaj la Panthéon estis unue granda pariza preĝejo. La Franca Revolucio transformis ĝin al templo dediĉita al gravaj personaĵoj de Francio. La monumento ricevis sian nunan nomon "Panthéon" tiuokaze.


La 30an de majo 1791, jariĝo de la morto de Voltaire, la Konstitucifara Asembleo, spite fortajn kontraŭojn (la membroj de la pastraro konstituis kvaronon de la deputitoj) decidis transmeti liajn restaĵojn al ĵus starigita Panteono. La 4an de aprilo, post la morto de Mirabeau okazinta la 2an, la Asembleo dekretis, ke la nova konstruaĵo de Sankta Ĝenoveva estos destinita al ricevo de la cindrojn de la granduloj. Mirabeau estis la unua «panteonigita». Voltaire sekvis la 11an de julio. Ĉar la korpo de Mirabeau estis retirita el tiu monumento je la sekvoj de la malkovro de la fera kaŝejo (kun sekreta korespondado inter la reĝo kaj Mirabeau inter aliaj), Voltaire iĝis la plej antikva gasto de la Panteono.


Ĝi denove estis preĝejo post la Revolucio (1814-1830), poste Templo de Gloro (1830-1848), denove preĝejo dum la regno de Napoleono la 3-a (1852-1870), kaj fine la respubliko decidis redoni la monumenton al la kulto de francoj, kiuj ludis gravan rolon en la historio (ekzemple militistoj, verkistoj kaj sciencistoj).



Arkitekturo |


La Panthéon karakteriziĝas per larĝa kaj monumenta kolonaro sub la frontono kaj alta, impona kupolo, kiu videblas de ĉiuj partoj de Parizo.



Listo de eminentuloj entombigitaj tie |




  • Marcelin Berthelot

  • Claude Louis Berthollet

  • Marie François Xavier Bichat


  • Louis Antoine de Bougainville (lia koro ripozas en Tombejo Calvaire)

  • Louis Braille

  • Sadi Carnot

  • René Cassin

  • Marie Curie

  • Pierre Curie

  • Georges Cuvier

  • Jacques-Louis David

  • Alexandre Dumas

  • François Fénelon

  • Victor Hugo

  • Jean Jaurès

  • Joseph-Louis Lagrange

  • Paul Langevin

  • Marquizo de Laplace

  • Chrétien-Guillaume de Lamoignon de Malesherbes

  • André Malraux

  • Jean-Paul Marat

  • Gabriel de Riqueti de Mirabeau

  • Gaspard Monge

  • Jean Monnet

  • Jean Moulin

  • Jean-Jacques Rousseau

  • Voltaire

  • Jean Zay

  • Émile Zola




Bildaro |





  • Panteono de Parizo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Panteono de Parizo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)






Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár