Klára Tassy
Klára Tassy | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | Tassy Klára |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1922 (1922-01-30) en Békés |
Morto | 24-an de julio 2001 (2001-07-24) (79-jara) en Budapeŝto |
Profesio | pentristo |
Familianoj | |
Edz(in)o | István Eigel |
Klára Tassy [taŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tassy Klára estis hungara pentristo, gobelinisto. Ŝia edzo estis István Eigel, ŝia geedziĝa nomo estis Eigel Istvánné, aŭ pli malofte E. Tassy Klára.
Klára Tassy [1] naskiĝis la 30-an de januaro 1922 en Békés (urbo), ŝi mortis la 24-an de julio 2001 en Budapeŝto.
Enhavo
1 Biografio
2 El solaj ekspozicioj
3 El kolektivaj ekspozicioj
4 Elektitaj pentraĵoj
5 Elektitaj gobelinoj
6 Fontoj
Biografio |
Klára Tassy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1948. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Rudnay kaj Aurél Bernáth. En 1946 ŝi edziniĝis, pli frue en 1943 ŝi pentradis en Artistkolonio (Nagybánya). Ŝi debutis en ekspozicio en 1951. Ŝi pentradis en Badacsonyörs (1951-1954), Vörösberény (1954), Sárospatak (1956), Nagymaros kaj Hódmezővásárhely (1957-1960), fine en Budapeŝto en ateliero de Eigel.
El solaj ekspozicioj |
- Budapeŝto (1951, 1957, 1965)
Gyula (1971)
Arthalo Budapeŝto (1981)
Székesfehérvár (1986)
Ábrahámhegy (1995)
El kolektivaj ekspozicioj |
- Budapeŝto (1957,
- Arthalo Budapeŝto (1959, 1978, 1985)
Miskolc (1961, 1965)
Venecia Bienalo (1966)
Kopenhago (1967-1968)
Elektitaj pentraĵoj |
- Csipkebogyós (1957)
- Színes ág (1957)
- Dombos táj
Elektitaj gobelinoj |
- Mentoni sirályok (1965)
- Páva pár (1995)
- A virágok hatalma
Fontoj |
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio