7-a arondismento de Parizo
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 7-a arondismento (franclingve VIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de Sejno, kaj entenas multnombrajn francajn instituciojn, inkluzive de la Nacia Asembleo kaj de pluraj ministrejoj.
Tiu prestiĝa kaj riĉa arondismento estas ankaŭ famkonata de turistoj el la tuta mondo pro la ĉeesto de la Eiffel-Turo aŭ de la Hotelo de la Invalidoj, kiu estas la tombomonumento de Napoléon Bonaparte. La 7-a arondismento havas proksimume 57000 loĝantojn kaj kovras 4,09 km².
Enhavo
1 Vidindaĵoj
2 Mapo
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Vidindaĵoj |
Inter la plej gravaj lokoj en la arondismento, oni povas mencii :
- Nacia Asembleo
- Eiffel-Turo
- Hotelo Matignon
- Champ de Mars
- École Militaire
- Hotelo de la Invalidoj
- Muzeo Rodin
- Musée d'Orsay
- Muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (Sciences-Po)
Mapo |
Vidu ankaŭ |
- Parizo
- Arondismentoj de Parizo
Eksteraj ligiloj |
- TTT-ejo de la urbdomo de la 7-a arondismento