Béla Csepreghy
Béla Csepreghy | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | Csepreghy Béla Jenő Mária |
Naskiĝo | la 8-an de decembro 1907(nun 1907-12-08) en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 1952 en (Usono) |
Profesio | reĝisoro |
Béla Csepreghy [ĉepregi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj kun plena nomo Csepreghy Béla Jenő Mária estis hungara produktoro, reĝisoro. Lia frato estis Jenő Csepreghy.
Béla Csepreghy [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1907 en Budapeŝto, li mortis en 1952 ie en Usono.
Enhavo
1 Biografio
2 Elektitaj reĝisoraĵoj kiel asistanto
3 Liaj filmaj laboroj (kiel produktoro)
4 Liaj aliaj filmaj laboroj
5 Fontoj
Biografio |
Béla Csepreghy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato Pázmány Péter en 1928. Post la diplomo li laboris en ministerio pri Religio kaj Eduko. Ekde 1937 li estis asistanto en la filma produktejo, en la sekva jaro li jam estis reĝisoro. En 1939 li establis filman firmaon kun Jenő Csepreghy. Post la 2-a mondmilito li translokiĝis al Usono.
Elektitaj reĝisoraĵoj kiel asistanto |
Viki (1937)
Varjú a toronyórán (1938)
Liaj filmaj laboroj (kiel produktoro) |
Tokaji aszú (1940)
A régi nyár (1941)
Külvárosi őrszoba (1942, kun iu alia)
Liaj aliaj filmaj laboroj |
A pusztai királykisasszony (1938, reĝisoro)
Pénz beszél (1940, scenaristo)
Fontoj |
- hungarlingva biografio kun desegnaĵo
- hungarlingva biografio