Distrikto Devecser




La Distrikto Devecser [deveĉer] (hungare Devecseri járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém. Ĝi situas en montaro Bakony en la okcidenta parto de la departemento (en la meza parto de Transdanubio).




Distrikto Devecser en Hungario


La distrikta ĉefurbo estas Devecser, kiu estas urbo, la ceteraj 27 komunumoj estas vilaĝoj.


La areo estas 421,73 km², kie loĝas 14 948 homoj. La loĝantoj okupiĝas pri agrikulturoj kaj bestobredadoj (dum la socialismo ankaŭ pri minadoj).



Historio |


Distrikto Devecser funkciis jam inter 1886-1971, poste ĝi transformiĝis kiel Distrikto Ajka. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013, poste oni establis du distriktojn el la malnova distrikto (distriktoj Devecser kaj Ajka).



Komunumoj |



  • distrikta ĉefurbo kaj urbo: Devecser, kiu administras ankaŭ vilaĝon Noszlop

  • vilaĝoj:


    • Csögle, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Adorjánháza, Egeralja, Kamond, Karakószörcsök kaj Kerta


    • Somlóvásárhely, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Borszörcsök, Dabrony, Doba, Kisszőlős, Nagyalásony, Oroszi|, Somlójenő, Somlószőlős, Somlóvecse kaj Vid


    • Tüskevár, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Apácatorna, Iszkáz, Kisberzseny, Kiscsősz, Kispirit, Kolontár, Nagypirit kaj Pusztamiske





Fontoj |


  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár