Anakondo
Verda anakondo, Eunectes murinus | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Anakondoj (genro Eunectes) estas genro de serpentoj nevenenaj, ĉiuj el ili sufokaj aŭ konstriktoraj, apartenantaj al la familio de la boaoj. Ĝi estas formita de unu formortinta specio kaj kvar vivantaj, pej kun grandoj de 2 al 10 metroj de totala longo. Tiuj serpentoj kutime ricevas multajn surlokajn nomojn, kiaj kuriĥuoj, sukurioj aŭ guiooj, sed plej konata nomo estas anakondo. Ties scienca nomo, Eunectes (kio donus eŭnekto), derivas de la greka vorto Eυνήκτης, kiu signifas "bona naĝanto".[1][2]
Vivantaj specioj |
Specio | Aŭtoro | Subspecio | Komuna nomo | Geografia teritorio |
---|---|---|---|---|
E. beniensis | Dirksen, 2002[3] | 0 | Bolivia anakondo | Sudameriko en la departementoj Beni kaj Pando en Bolivio. |
E. deschauenseei | Dunn & Conant, 1936 | 0 | Makula anakondo | Sudameriko en nordorienta Brazilo kaj marbordaj zonoj de Franca Gujano. |
E. murinus | (Linnaeus, 1758) | 2 | Verda anakondo aŭ Ordinara anakondo | Sudameriko, en landoj oriente de Andoj: nome Kolombio, Venezuelo, la Gujanoj, Ekvadoro, Peruo, Bolivio, Paragvajo, Brazilo, kaj Trinidado. |
E. notaeus | Cope, 1862 | 0 | Flava anakondo | Sudameriko, en orienta Bolivio, centro kaj sudo de Brazilo, Paragvajo kaj nordorienta Argentino. |
Notoj |
↑ Eunectes. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
↑ NRDB, Eunectes beniensis, 12a de decembro de 2008.
↑ Dirksen, L., 2002, Anakondas, Natur und Tier Verlag, Münster; en germana