Robert Stolz
Robert Stolz | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | Robert Elisabeth Stolz |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1880 (1880-08-25) en Graz |
Morto | 27-an de junio 1975 (1975-06-27) (94-jara) en Berlino |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstrio, Aŭstralio |
Profesio | dirigento, komponisto, filmkomponisto |
Lingvoj | germana lingvo |
Robert Elisabeth STOLZ (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1880 en Graz, mortis la 27-an de junio 1975 en Berlino) estis aŭstra komponisto kaj dirigento. Li estas la lasta majstro de la opereto kaj komponis multegajn sentempajn kantojn, valsojn kaj filmmuzikojn.
Enhavo
1 Vivo
2 Verkoj
2.1 Operetoj
2.2 Filmmuziko
2.3 Aliaj verkoj
Vivo |
Robert Stolz estis la dek-dua ido de la dirigento Jakob Stolz kaj la pianludistino Ida Bondy. Li studis muzikon en Graz, Berlino kaj Vieno. Poste, li laboris je diversaj orkestroj kaj operejoj en Aŭstrio. En 1903 li debutis kiel komponisto kun sia opereto Schön Lorchen. De 1905 ĝis 1917 li estis muzika direktoro de la Theater an der Wien, tre fama teatro en Vieno. Tie li unue prezentis la opereton Die lustige Witwe ("La gaja vidvino") de Ferenc Lehár. De 1914 ĝis 1918 li servis kiel soldato.
En 1924 li elmigris Berlinon kie li sekvis plurajn prezentadojn de siaj operetoj. En 1926 li reiris Vienon, kie li provis sin en la klasika muziko kun sia sola opero Die Rosen der Madonna ("La rozoj de la Madono"). Krome, li verkis ĉirkaŭ sesdek operetojn. Oni scias ke li helpis al multaj judoj fuĝi el Germanio tiutempe.
En 1938 li forlasis Vienon post la anekso de Aŭstrio fare de la nazia Germana Imperio. Komence li loĝis en Svislando, poste en Parizo, kie li estis arestita kiel "kontraŭa eksterlandano". Post tio li loĝis ĝis 1946 en Nov-Jorko. Dum sia restado en Usono, Robert Stolz komponis filman muzikon kaj estis nomumita por la Akademia Premio en 1941 kaj 1944.
Li atingis 17 internaciajn distingojn. Li mortis en 1975. Li havas honoran tombon sur la centra tombejo de Vieno kaj monumenton en Prater, la granda parkgardenaĵo en Vieno. Multaj stratoj kaj placoj estas nomitaj laŭ lia nomo.
Verkoj |
Operetoj |
Schön Lorchen, 1903
Manöverliebe, 1906
Die lustigen Weiber, 1908
Das Glücksmädel, 1910
Der Tanz ins Glück, 1921
Die Tanzgräfin, 1921
Mädi, 1923
Märchen im Schnee, 1925
Eine einzige Nacht, 1927
Prinzessin Ti-Ti-Pa, 1927
Peppina, 1930
Der verlorene Walzer, 1930
Venus in Seide, 1932
Wenn die kleinen Veilchen blühn, 1932
Venus in Seide, 1932
Der verlorene Walzer, 1933
Der süßeste Schwindel der Welt, 1938
Frühling im Prater, 1949
Karneval in Wien, 1950
Trauminsel, 1962
Hochzeit am Bodensee, 1969
Filmmuziko |
Zwei Herzen im Dreivierteltakt, 1933
Ich liebe alle Frauen, 1935
Spring Parade, 1941
It Happened Tomorrow, 1944
ktp.
Aliaj verkoj |
Die Rosen der Madonna (opero)
Im Prater blüh'n wieder die Bäume (valsa kaj polka kanto)
Adieu, mein kleiner Gardeoffizier (valsa kanto)- ktp.