Grodna regiono
Grodna regiono | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Гродзенская вобласць | ||
|
| ||
Lando | Belorusio | ||
Estas parto de | Belorusio | ||
Administra centro | Hrodno | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2004) | 1 123 400 | ||
Loĝdenso | 45 loĝ./km² | ||
Areo | 25 000 km² (2 500 000 ha) | ||
Grodna regiono sur la mapo de Belorusio | |||
Geografia situo | 53° 45′ 0″ N, 25° 20′ 0″ O53.7525.333333333333Koordinatoj: 53° 45′ 0″ N, 25° 20′ 0″ O [+] | ||
| |||
ISO 3166-2 | BY-HR | ||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Grodna regiono [+] | ||
Grodna regiono (beloruse Гродзенская вобласць, latinliterigite hrodzienskaja voblasć, ruse Гродненская область, latinliterigite Grodnenskaya oblast, litove Gardino sritis) kovras la nordan parton de Belarusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belarusion.
La regiona areo kovras 25 000 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Hrodno (332 300 loĝantoj en 2004), pliaj gravaj urboj estas Lida (98 200 loĝantoj tiutempe) kaj Slonim (51 600 loĝantoj).
Geografio |
La regiona areo limas al la Podlaĥia provinco de Pollando okcidente, la distriktoj Alytus kaj Vilnius de Litovio norde, la Minska regiono de Belarusio oriente kaj la Bresta regiono sude. Sume la regiona areo ampleksas pli-malpli 12 procentaĵojn de la tuta ŝtata areo.
Inter la 13-a jarcento kaj la jaro 1795 la regiono estis parto de la Grandduklando Litovio, kaj tiam konkeriĝis fare de la Rusia Imperio. Ankoraŭ nun laŭ litova etnografio la nordo de la regiono apartenas al la historia regiono Dzukio. La areo estis parto de la Dua Pola Respubliko inter la jaroj 1921 kaj 1939, kiam ĝi sekve de la Pakto Ribbentrop-Molotov estis alligita al la Belorusa Soveta Socialisma Respubliko de Sovetunio.
Bresta regiono |
Homela regiono |
Grodna regiono |
Mahilova regiono |
urbo Minsko |
Minska regiono |
Vicebska regiono