Makrobio
Makrobio | |
---|---|
Du verkoj de Makrobio, Saturnaljo kaj Sonĝo de Skipio Afrika, publikigitaj en 1560 | |
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 369 (0369-11-30) en El Kef |
Morto | 30-an de novembro 429 (0429-11-30) (60-jara) |
Ŝtataneco | Okcident-Romia Imperio, Bizanca imperio |
Profesio | filozofo, verkisto, ŝtata funkciulo, muzika teoriisto, filologio, Novplatonismo, muzikteorio |
Lingvoj | latina lingvo |
Ambrozio Aŭrelio Teodozo Makrobio (375-435) estis itala filozofo, gramatikisto, latinisto, helenisto, kaj filozofo. Saturnalja, lia ĉefa verko, estis simpozio konsistanta je sep libroj, kiu ne atingis nian epokon. Ĝi estis dediĉita al lia filo Eŭstako kaj entenis eltiraĵojn el grekaj kaj latinaj aŭtoroj, laŭ la dialoga formato. Li havis grandan influon en la Mezepoko pro la transmisio kaj ellaborado de parto da filozofa tradicio greka naciana.
Lia dua plej konata verko, Komento pri sonĝo de Skipio far Cicerono, estis grava fonto por la platonismo de la latina Okcidento dum la Mezepoko. Alia verko, Pri la diferencoj kaj similaĵoj de la grekaj kaj latinaj verboj, ne atingis niajn tagojn. Liaj ĉefaj verkoj instigas nin kredi ke li estis naciano. Kune kun Sankta Aŭgusteno (354-430) kaj Kasiodoro (490-583), li estis grava atestanto en la Romia Antikveco ĉefe rilate al la demandoj pri la animoj.
Enhavo
1 Biografio
2 Selektita verkaro
3 Literaturo
4 Vidu ankaŭ
5 Referencoj
Biografio |
La korekta ordo de liaj nomoj "Macrobius Ambrosius Theodosius", aperas en la plej malnovaj manuskriptoj de la "Saturnaljo", kaj en la eltiraĵoj de lia perdita verko "De differentii ...". Nur en la postaj manuskriptoj liaj nomoj estis inversigitaj kiel "Ambrosius Theodosius Macrobius", kaj estis adoptita de James Willis[1]. Alan Cameron[2] rimarkis tion, ke Kasiodoro kaj Boecio ambaŭ referencias lin kiel "Macrobius Theodosius", ĉar dum lia tuta vivo, li estis konata kiel "Theodosius": En la dediĉo al la "De differentiis" li estis referencita kiel "Theodosius Symmacho suo" kaj en la dediĉa epistolo en la "Fabloj" de Aviano, li estas referencita kiel "Theodosi optime".
En sia verko "Saturnalia" li asertas ke "li naskiĝis en malproksimaj ĉieloj"[3], kaj liaj du verkoj estis dediĉitaj al lia filo, Eŭstako. Thomas Richard Glover (1866-1933)[4] konsideras lin aŭ grekoetnia aŭ naskiĝinta en iu grekaparolanta parto de la Romia Imperio, tiel kiel, Egiptio, dank'al lia intima konado pri la greka literaturo. John Edwin Sandys (1844-1922) iris pluen kaj argumentis ke Makrobio naskiĝis en la grekaj provincoj. Tamen, aliaj spertuloj, komencante kun Ludwig von Jan (1807-1869), elstaras ke malgraŭ lia familiareco kun la greka literaturo, Makrobio havis pli da intimaĵo kun la latina ol kun la greka, -- kaj tio evidentiĝas pro lia entuziasmo al Vergilio kaj Cicerono -- kaj favoras al la nordo de Afriko, kiu estis parto de la latinaparolanta porcio de la Romia Imperio.
Kelkaj erudiciuloj provis identigi lin al iu Makrobio, kiu estas menciita en la Codex Theodosianus kiel pretorana prefekto en Hispanio (399-400), kaj alia prokonsulo en Afriko (410). La Teodoza kodo same registras iu preposto (aŭ lordo-ĉamberlano) nomata Makrobio, en 422. La nomoj je serio da aŭtoritatuloj estas ligitaj al Makrobio, kun datoj florantaj inter 399 kaj 410. Ekzistas sennombraj malakceptadoj kaj Alan Cameron rimarkas ke la kompleta nomo de la unua kandidato atestigas en iu subskribo kiel "Flavius Macrobius Maximianus", dum la alia ekskludiĝas ĉar iu preposto dum tiu periodo supozeble estis eŭnuko[5].
Tamen, ĉar Makrobio estas ofte menciita kiel "vir clarissimus et inlustris", kies titolo akiriĝas per aktivado en publika oficejo, ni povas sekure atendi ke lia nomo aperu en la "Codex Theodosianus". Krom tio, Cameron reliefas ke, dum sia tuta vivo, Makrobio estis referencita kiel "Theodosius", kaj serĉe de tiu nomo, Cameron malkovris iun "Theodosius", kiu estis pretorana prefekto de Italio, en la jaro 430. "Kurioze estas ke la sola supervivanta leĝo kiu supozeble mencias ĉi-Theodosius-on, rilatas al aprobo pri privilegioj al iu afrika prokonsulejo, surbaze de informo ricevita rilate el romia provinco Hadrumetum[6], en Tunizio", laŭ Cameron.
Selektita verkaro |
Saturnales, verkita proksimume en inter la jarojr (384-395), Juan Francisco Mesa Sanz, 2009
De somnio Scipionis (etc.) - Brixiae, Britannicus 1501
Macrobius, 1515, Ambrosius Theodosius Macrobius, Giovanni Rivio
Macrobii Avrelii Theodosii viri consularis in Somnium Scipionis, libri II ..., 1527
Macrobii Ambrosii Avrelii Theodosii ... In Somnium Scipionis, Lib. II ..., 1556, (Komento pri iu sonĝo de Cipio), far Cicerono
Macrobii Ambrosii Aurelii Theodosii, ... In Somnium Scipionis, lib. 2 ..., 1574, Ambrosius Aurelius Theodosius Macrobius, Marcus Tullius Cicero
De differentiis et societatibus Graeci Latinique verbi, (Pri la diferencoj kaj similaĵoj inter la grekaj kaj la latina), 1588
Opera. Accedunt Notae integrae Isacii Pontani, Joh. Meursii, Jacobi Gronovii, 1670
Literaturo |
- Personensuche
- WorldCat Identities
Macrobius: Saturnalia, Books 3-5, Ambrosius Aurelius Theodosius Macrobius, Macrobius, Robert A. Kaster
Commentary on the Dream of Scipio, Ambrosius Aurelius Theodosius Macrobius, William Harris Stahl
Macrobius, 1868, Ambrosius Aurelius Theodosius Macrobius, Franz Eyssenhardt
Oeuvres de Macrobe, Volume 1, 1827, Ambrosius Aurelius Theodosius Macrobius, Auguste Mottet
Macrobii Ambrosii Theodosii Saturnalia, E Typographeo Clarendoniano, 2011, 540 paĝoj
Saturnalia: Apparatu critico instrŭit, in Somnium Scipionis commentarios selecta varietate lectionis, Volume 1, 1963
Macrobii Ambrosii Theodosii Opera Quae Supersunt ...: Ciceronis Somnium Scipionis Cum Commentariis Macrobii. Excerpta E Libro de Differentiis Et Socie, Ambrosius Aurelius Theodosius Macrobius, Bibliolife, 2014, 450 paĝoj
Vidu ankaŭ |
Pitagoro
(577 a. K. - 510 a. K.)
Sokrato
(469 a. K. - 399 a. K.)
Platono
(427 a. K. - 347 a. K.)
Marcus Tullius Cicero
(106 a. K. - 43 a. K.)
Salustio
(86 a. K. - 35 a. K.)
Codex Theodosianus
Plutarko
(46-100)
Aullus Gellius
(125-180)
Porfirio
(233-305)
Ambrozio de Milano
(339-397)
Johano Krizostomo
(349-407)
Sankta Aŭgusteno
(354-430)
Boecio
(480-526)
Kasiodoro
(490-583)
Isidoro de Sevilo
(560-636)
Karolo la Granda
(747-814)
Eginhardo
(770-840)
Skoto Eriugena
(810-877)
Petro Abelardo
(1079-1142)
Johano de Salisburo
(1115-1180)
Alanus ab Insuli
(1120-1202)
Vincento de Bovajso
(1184-1264)
Alberto Magno
(1200-1280)
Tomaso de Kantimpreo
(1201-1272)
Tomaso de Akvino
(1225-1274)
Maksimo Planudo
(1260-1330)
Petrarko
(1304-1374)
Coluccio Salutati
(1331-1406)
Geoffrey Chaucer
(1343-1400)
Miguel de Cervantes
(1547-1616)
Johano Opzopeo
(1556-1596)
Johano Pontano
(1571-1639)
Johannes Meursius
(1579-1639)
Georg Schömann
(1793-1879)
Ludwig von Jan
(1807-1869)
John Edwin Sandys
(1844-1922)
Referencoj |
↑ The Cambridge Companion to the Age of Attila, Michael Maas
↑ Guardians of Language: The Grammarian and Society in Late Antiquity, Robert A. Kaster
↑ sub alio ortos caelo.
↑ Medieval Mythography: From Roman North Africa to the School ..., Parts 433-1177, Jane Chance
↑ The Cambridge History of Literary Criticism: Volume 1, Classical Criticism, George A. Kennedy, George Alexander Kennedy
↑ Peasant and Empire in Christian North Africa, Leslie Dossey