Ĵerzeja teksaĵo







ĵerzeja teksaĵo


Ĵerzeja teksaĵo estas mola, certagrade elasta teksaĵo el fadenoj viskozaj aŭ viskozomiksaĵaj, lanaj aŭ lanomiksaĵaj, kotonaj aŭ silkaj. Ĝi havas fajnan zigzagan strukturon.


Ĵerzeja teksaĵo precipe uzatas por vestaĵoj sportaj kaj libertempaj, por subvestaĵoj kaj por litaĵoj. Ĵerzejaj litaĵoj estas agrable tuŝeblaj, molaj, bone ensuĉas kaj forkondukas de la homa korpo humidon.


La nomo de la teksaĵo probable devenas de la plej granda kaj plej konataj el la Manikinsuloj, la insulo Ĵerzejo.




  • Kategorio Ĵerzeja teksaĵo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár