Esperanto-domo de Antverpeno






La Esperanto-domo de Antverpeno, ekde 2017.


Ekde la jaro 2017 la Esperanto-domo de Antverpeno estas situinta en la Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen.




Enhavo






  • 1 Nuna situacio


  • 2 Pasintece


  • 3 Biblioteko


  • 4 Bildaro : pasinteco kaj estanteco...


  • 5 Referencoj


  • 6 Bibliografio


  • 7 Eksteraj ligiloj





Nuna situacio |


En la domo troviĝas la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kun oficejo, eldonejo, libro-servo kaj eta biblioteko. En la domo la membroj de la loka grupo La Verda Stelo ĉiusemajne kunvenas kaj tiam okazas prelegoj, plejofte en Esperanto. La eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo aperigas la revuojn Horizontaal kaj Monato, krom aliajn publikigaĵojn, plejofte esperantlingvajn.


La domo principe estas vizitebla ĉiun labortagon inter la 9-a kaj la 17-a horoj.



Pasintece |


Unuafoje en Antverpeno, en 1977 oni starigis apartan Esperanto-oficejon ekster privata domo, situinta Arsenaalstraat 5. Ĝi estis nomata "Esperanto-Centro" kaj gastigis la Grafikan Centron de UEA.


Ekde 1981 Flandra Esperanto-Ligo luprenis domon konstruitan en la jaro 1897-a, situintan en la Frankrijklei 140. Dum la Universala Kongreso en Stokholmo en 1980 Institucio Hodler aĉetis ĝin. En la periodo 1981-1989 la domo estis la sidejo de la Grafika Centro, kaj de 1981 al 2016 la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kaj de la loka esperantista grupo. La proprietulo ĉesigis la lukontrakton je la fino de la jaro 2016.



Biblioteko |


Pro praktikaj kialoj la plej granda parto de la biblioteko de Flandra Esperanto-Ligo estas transdonita en 2016 [1] al Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kie ĝi nun estas integrita en la subkolekton "Esperanto". Tie ĉi la donacitaj publikigaĵoj iom post iom estas katalogataj ekde septembro 2016. Oni povas trovi la kompletan liston de la donitaĵoj (en 2018 nur parte katalogitaj kaj disponeblaj), nomataj "Kolekto de Flandra Esperanto-Ligo", karakterizataj de la cifereca sigilo "Flandra Esperanto-Biblioteko" helpe de tiu ĉi ligilo. La tutaĵo de la verkoj, rilataj al Esperanto kaj en Antverpeno konsulteblaj, sufiĉe bone donas bildon de la ekzistanta Esperanto-literaturo, ĉu pri fikcio ĉu pri nefikcio, kaj tradukaĵoj kaj originalaĵoj. Kompreneble la lingvo-problemaro ĝenerale estas abunde reprezentita, krom lernolibroj, gramatikoj, vortaroj, Esperantologio kaj interlingvistiko.



Bildaro : pasinteco kaj estanteco... |




Referencoj |





  1. nederlande Komunuma Konsilantaro Antverpeno, zitting van 30 mei 2016 : Cultuur, Musea en Erfgoed, Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience, Samenwerkingsovereenkomst Vlaamse Esperantobond v.z.w., 6 blz.




Bibliografio |



  • Rotsaert, Roland 1993 : Welke toekomst voor de Vlaamse Esperantobond? Flandra Esperanto-Ligo, 6 p.


Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Esperanto



  • Katalogo de la biblioteko de FEL


  • nederlande La domo de "Frankrijklei 140" kiel konstruaĵa heredaĵo ĉe la Flandra Registaro.







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár