Charles Fourier
Ĉi tiu artikolo temas pri Charles Fourier. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Fourier.
Charles Fourier | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | François Marie Charles Fourier |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1772 (1772-04-07) en Besançon |
Morto | 10-an de oktobro 1837 (1837-10-10) (65-jara) en Parizo |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Ŝtataneco | Francio |
Profesio | ekonomikisto, sociologo, filozofo |
Lingvoj | franca lingvo |
Verkaro | Falanstero |
François Marie Charles FOURIER (naskiĝis la 7-an de aprilo 1772 - mortis la 10-an de oktobro 1837) estis franca socialisto, unu el la ĉefaj teoriistoj de utopia socialismo. Fourier kreis en 1837 la vorton feminismo (origine franclingve féminisme); li argumentis, ke la rajtampleksigo al inoj estis la ĝenerala principo de ĉia socia progreso. Fourier inspiris la fondon de la socialisma komunumo (Phalanstère, t.e. falanstero aŭ falangejo, kunigo de la du nomoj Phalange kiu signifas falango, kaj stère kiu signifas solida) nomata La Réunion proksime al la nuntempa Dallas, kaj same la fondon de aliaj komunumoj en Usono.
Verkoj |
- Charles Fourier (1830). Le Nouveau monde industriel, ou invention du procédé d'industrie attrayante et combinée, distribuée en séries passionnées. Livret d'annonces (La nova industria mondo, aŭ eltrovo de la procezo pri alloga kaj kombina industrio: anoncaro) (franca) (Editoro: Bossange Père - Parizo).