Lago Santo Parmense
Lago Santo Parmense | |
---|---|
Situo | Provinco Parma |
Ĉefaj elfluoj | Parma |
Landoj de la baseno | Italio |
Datenoj | |
Koordinatoj | 44°24′07″N 10°00′25″O / 44.40194°N, 10.00694°O / 44.40194; 10.00694 (Lago Santo Parmense)Koordinatoj: 44°24′07″N 10°00′25″O / 44.40194°N, 10.00694°O / 44.40194; 10.00694 (Lago Santo Parmense) |
Supermara alteco | 1,507 m |
Surfaca areo | 81.500 m²dep1f5 |
Maksimuma profundo | 22,50 mf10 |
Lago Santo Parmense (itale "Sankta Lago de Parmo") estas la plej granda glaci-epoka lago de provinco Parma kaj regiono Emilio-Romanjo. La aldono parmense servas por distingi ĝin de alia Lago Santo en provinco Modena.
Ĝi situas en la okcidenta parto de la nacia parko Toskana-Emilia Apenino; sude de ĝi troviĝas monto Marmagna kaj la kresto de Apenino. La lago ne estas atingebla per aŭto, sed per seĝtelfero de vilaĝo Lagdei.