Kaĝo






Kaĝo por bestetoj


Kaĝo estas ŝlosita ejo farita de reto, stangoj aŭ kradoj, uzata por enfermi bestojn aŭ homojn. Kaĝo estas kutime uzata en hejmoj, en zoologiaj ĝardenoj kaj en farmbienoj.


Laŭ Francisko Azorín Kaĝo estas Skatolo, kesto el lignaj aŭ feraj stangoj aŭ dratoj, por enfermi birdojn, sovaĝajn bestojn.[1] Li indikas etimologion el la latina capsa (kesto).[2]


Metafore la esprimo kaĝo povas aludi ankaŭ al stato kie oni vivas normalan vivon neenfermite (ekzemple en prizono) sed el kie ne eblas eliri kun negativaj konsekvencoj, ekzemple "la kaĝo de nia amo" ktp. En kelkaj lingvoj krome oni uzas la esprimon de "ora kaĝo" por la sama stato sed aldonante luksan aŭ komfortan vivon, ekzemple "la filino de la milionulo vivis en ora kaĝo".



Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Kaĝo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Stalo

  • Birdkaĝo



Notoj |





  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 99.


  2. Azorín, samloke.











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár