Badeno
Ĉi tiu artikolo temas pri la historia (federacia) lando Badeno. Por informoj pri la urbo, vidu la paĝon Baden-Baden.
Badeno | ||||||||||
Origina nomo | Baden | |||||||||
| ||||||||||
Geografio | ||||||||||
Ĉefurbo: | Karlsruhe | |||||||||
Loĝantaro | ||||||||||
Nacia konsisto: | germanoj | |||||||||
Lingvoj: | germana | |||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||
Ŝtat-strukturo: | 1806-1918 monarĥio (grandduklando); 1918-1945 respubliko. Ekde 1871 membroŝtato de la Germana Regno | |||||||||
Patrina lando: | Germana Regno | |||||||||
Estiĝo: | Viena Kongreso | |||||||||
Pereo: | kunigita kun Virtembergo al Baden-Virtembergo | |||||||||
| ||||||||||
Badeno (foje nomata "Badenio") estis de 1806 ĝis 1945 lando en sudokcidenta Germanio. Ĝia ĉefurbo estis Karlsruhe. Kiam en 1871 fondiĝis la Germana Regno, Badeno fariĝis federacia ŝtato. De 1806 ĝis 1918 ĝi estis grandduklando Badeno, poste ĝis 1945 respubliko.
De 1947 ĝis 1952 ekzistis lando Badeno, kiu konsistis el la suda duono de la historia Badeno. En 1952 la landoj Badeno, Württemberg-Hohenzollern kaj Württemberg-Baden unuiĝis al la germana federacia lando Baden-Virtembergo.
|
|
|