Ŝaolino
Ŝaolino estas fininto de batalarto kungfuo. La ŝaolinoj estas instruataj en Ŝaolina templo.
Lernado |
Foje antaŭ longe en la templon estis forkondukataj malgrandaj knaboj (knabinoj nur en la 16-a jarcento) en aĝo de 10 jaroj. Ili devis silente sidi antaŭ la templo, eĉ kelke da tagoj, sekrete subrigardataj de abato kaj akceptitaj estis nur tiuj plej paciencaj. Sed veninto en la templon ne estis ankoraŭ gajninto. Atendis lin tri jarojn de malpeza laboro kaj ekzamenoj. La unuan jaron li devis porti de montopiedo de monto, sur kiu la templo staris, akvon en du malpezaj alojaj siteloj kaj elverŝi eĉ ne unu guton. La duan jaron li ricevis por irado ankoraŭ du metalajn ŝuojn pezantaj sume proksimume 10 kilogramojn. Kiu eltenis tiun ĉi sklavan laboron, tiu povis fariĝi vera monaĥo. Lia kapo estis razita kaj ili brulsignis sur ĝi per incenso naŭ cikatrojn, kiel markigo de vera monaĥo. Nur poste li povis komenci lerni batalartojn, sed li devis promesi, ke li malkaŝos al iu neniom el tio, kion li eklernos. En Ŝaolina templo oni instruis kung-fuon de stilo de kvin bestoj. Tiuj kvin bestoj estis: drako – simbolo de animo, serpento – flekseco kaj firmeco de la korpo, tigro – forto, leopardo – spiro, gruo – vitaleco. Parto de la lernado estis ankaŭ kuracado helpe de akupunkturo kaj kono de kuracherboj.
Finekzameno |
La finekzameno en Ŝaolina templo, post kiu la monaĥo, se li volis forlasi la templon, nomiĝis strateto de "lignaj figuroj" kaj ĝi konsistis en tio, ke la ekzamenato devis trairi tra malhela koridoro, kie surflanke staris proksimume tridek batalantoj, kiuj atakis lin. Li devis defendi sin kaj repuŝi la atakojn. Multaj ne trairis tra la strateto, sed tiu, kiu kapablis fari tion, atendis ĉe la fino ia kaldrono kun brulanta incenso. Li devis levi tiun ĉi kaldronon kaj forigi el la vojo. Ties bruligitaj muroj brulsignis en haŭton de liaj manoj reliefon de tigro kaj drako (laŭ iaj fontoj tio estis du drakoj), kio estis ia atesto pri la finigo de la studado en Ŝaolina templo.