Eŭropa ŝoseo 22
Eŭropa ŝoseo | |
---|---|
Bazaj datumoj | |
suma longo | 5 320 km |
landoj | Britio |
mapo | |
La eŭropa ŝoseo 22 (mallonge E 22) estas eŭropa ŝoseo, kiu vojas inter okcidento kaj oriento tra norda kaj orienta Eŭropo. Ĝi komenciĝas en la urbo Holyhead en Kimrio kaj finiĝas en la urbo Iŝim en Rusio.
La ŝoseo estas inter la plej longaj de Eŭropo: Multaj eŭropaj ŝoseoj ekde la jaro 2000 plilongiĝis al Azio. Por la ŝoseo E22 tio okazis la 24-an de junio 2002.
Enhavo
1 Itinero
1.1 Britio
1.2 Nederlando
2 Germanio
3 Svedio
4 Latvio
5 Rusio
6 Eksteraj ligiloj
Itinero |
Britio |
Holyhead - nacia aŭtojoj A55 - Chester - M56 - Warrington - M62 - Manchester - M62 - Leeds - M62 - Doncaster - M180 - A180 - Immingham - pramŝipa konekto al Amsterdamo
Nederlando |
Amsterdamo - naciaj aŭtovojoj A10, A8 kaj A7 - Groningen - A7 - Bad Nieuweschans
Germanio |
Bunde - naciaj aŭtovojoj A280 kaj A31 - Leer - A 28 - Oldenburg - A28 kaj A1 - Bremeno - A 1 - Hamburgo - A 1 - Lubeko - A20 kaj A19 - Rostock - nacia vojo B105 - Stralsund - B96 - Sassnitz - pramŝipa konekto al Trelleborg.
Svedio |
Trelleborg - Malmö - Kalmar - Norrköping - Balta Maro (sen prama konekto al Latvio)
En Svedio eŭropaj ŝoseoj ne havas plian nacian kodon, do la ŝoseo en Svedio ĉie signiĝas per la eŭropa kodo E 22.
Latvio |
Balta Maro (sen prama konekto) - Ventspils - nacia aŭtovojo A10 - Rigo - A6 - Jekabpils - A12 - Rezekne - A12 - Zilupe
Rusio |
nacia aŭtovojo M9 - Velikije Luki (Великие Луки) - M9 - Moskvo (Москва) - M7 - Vladimir (Владимир) - M7 - Niĵnij Novgorod (Нижний Новгород) - M7 - Kazan (Казань) - M7 - Jelabuga (Елабуга) - M7 - Igra (Игра) - P242 - Permjo (Пермь) - P242 (transiro al Azio) - Jekaterinburg (Екатеринбург) - P351 - Tjumeno (Тюмень) - P402 - Iŝim (Ишим)
Ekde Moskvo la ŝoseo parte sekvas la trakojn de la transsiberia fervojo.
Eksteraj ligiloj |
- anglalingva artikolo "Kohera eŭropa sistemo de internaciaj transportaj infrastrukturoj" de la Eŭrop-Unia Ekonomia Komisiono por Eŭropo (UNECE), DOC-dosiero, 206 KB