Grajndimensio (pedologio)






Superrigardo de ordigitaj grajnoj kiuj varias laŭ dimensio ekde silto ĝis tre kruda sablo.


Grajna dimensiograjndimensio rilatas al diametro de ero de grajna materialo, kiel sedimento aŭ ŝtoniĝaj eroj en klasta roko. Grajna materialo povas varii ekde tre malgrandaj koloidaj eroj, tra argilo, silto, sablo, kaj gruzo ĝis rokeroj.


Kontraŭe, mult-kristala dimensio estas la dimensio de unuobla kristalo ene de la grajno. Unuobla grajno povas konsisti el pluraj kristaloj.




Enhavo






  • 1 Wentworth


  • 2 Krumbein φ


  • 3 Tabelo


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Bibliografio





Wentworth |


La Wentworth skaloUdden-Wentworth skalo estas uzata en Usono. Ĝi difinas dimensiajn intervalojn je coloj.



Krumbein φ |


Adaptiĝo de la Wentworth skalo kreita de W. C. Krumbein, la Krumbein phi skalo, estas logaritma skalo kiu estas jene difinita :


D=D02−ϕ{displaystyle D=D_{0}2^{-phi }}

Tiel ke :




D{displaystyle D} estas la diametro de la grajno


D0{displaystyle D_{0}} estas referenca diametro, egala al 1 mm


ϕ{displaystyle phi } estas la phi skalo



Tabelo |




















































































































φ skalo

dimensio intervalo

Wentworth intervalo

nomo

aliaj nomoj
-8 ĝis -∞
256-∞ mm
10.1-∞ coloj
rokero

-6 ĝis -8
64–256 mm
2.5–10.1 coloj
ŝtonego

-5 ĝis -6
32–64 mm
1.26–2.5 coloj
tre kruda gruzo
ŝtoneto
-4 ĝis -5
16–32 mm
0.63–1.26 coloj
kruda gruzo
ŝtoneto
-3 ĝis -4
8–16 mm
0.31–0.63 coloj
krudeta gruzo
ŝtoneto
-2 ĝis -3
4–8 mm
0.157–0.31 coloj
fajna gruzo
ŝtoneto
-1 ĝis -2
2–4 mm
0.079–0.157 coloj
tre fajna gruzo
grajno
0 ĝis -1
1–2 mm
0.039–0.079 coloj
tre kruda sablo

1 ĝis 0
0.5–1 mm
0.020–0.039 coloj
kruda sablo

2 ĝis 1
0.25–0.5 mm
0.010–0.020 coloj
meza sablo

3 ĝis 2
125–250 µm
0.0049–0.010 coloj
fajna sablo

4 ĝis 3
62.5–125 µm
0.0025–0.0049 coloj
tre fajna sablo

8 ĝis 4
3.9–62.5 µm
0.00015–0.0025 coloj
silto

ŝlimo
∞ ĝis 8
1/∞-3.9 µm
1/∞ –0.00015 coloj
argilo
ŝlimo
∞ ĝis 10
1/∞-1 µm
1/∞–0.000039 coloj
koloido
ŝlimo

En iuj sistemoj gruzo estas io ajn pli granda ol sablo, kaj inkluzivas grajnon, ŝtoneton, ŝtonegon, kaj rokeron ĉe la tabelo ĉi supre. En tiu sistemo, ŝtoneto ampleksas la dimension intervalon 4 ĝis 64 mm.



Vidu ankaŭ |


  • Volumenaĵo


Bibliografio |



  • Krumbein, W.C. & Sloss, L.L. 1963 : Stratigraphy and Sedimentation, Freeman, San Francisco, 2nd edition. angle

  • Udden, J.A. 1914 : Mechanical composition of clastic sediments, Bull. Geol. Soc. Am. 25:655–744. angle

  • Wentworth, C.K. 1922 : A scale of grade and class terms for clastic sediments, J. Geology 30:377–392 angle.




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár