Sankt-Peterburgo




Koordinatoj: 59°57′00″N 30°19′00″E  /  59.95°N, 30.316667°O / 59.95; 30.316667 (Sankt-Peterburgo)





























































































Sankt-Peterburgo
(Leningrado)

ruse: Санкт-Петербург
urbo

St. Petersburg Montage 2016.png

Ĉefa almirantazgo, Petropaŭla fortikaĵo, katedralo Sankta Isaako, Fontanka, Vintra Palaco, la Bronza Rajdanto






Flag of Saint Petersburg Russia.svg

  Flago


Coat of Arms of Saint Petersburg (2003).svg

  Blazono



Oficiala nomo: Санкт-Петербург

Lando

Rusio Rusio
Federacio

Federacia urbo

Konataj lokoj

Ermitejo, Vintra Palaco
Rivero

Neva

Situo
Sankt-Peterburgo
 - koordinatoj

59°57′00″N 30°19′00″E  /  59.95°N, 30.316667°O / 59.95; 30.316667 (Sankt-Peterburgo)

Areo
1 439,0 km² (143 900 ha)

Loĝantaro
5 191 690 (2015)
Denseco

3 607,85 loĝ./km²

Estiĝo

1703
Guberniestro
Georgij Poltavĉenko

Horzono

MT (UTC+3)
 - somera tempo

MST (UTC+4)
Poŝtkodo
190000-199406
Telefona antaŭkodo
+7 812

Aŭtokodoj
78, 98, 178

Honorigo

Urbo-Heroo




Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio

ButtonRed.svg


Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio





Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo


Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo





Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo

ButtonRed.svg


Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sankt-Peterburgo

Retpaĝo: gov.spb.ru





Monda heredaĵo de UNESKO



Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург, rusa prononco laŭ IFA [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], esperante [sankt piterBURK]) aŭ simple Peterburgo) estas urbo kaj pli precize laŭ la federaciaj subjektoj federacia urbo situanta ĉe la Balta maro sur bordoj de rivero Neva kaj en la centro de la Finna golfo; ĝi estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa havenurbo de la lando. Ĝi funkcias kiel ĉefurbo de Nordokcidenta federacia distrikto. Ĝi estas la plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.


La urbo nomiĝas ankaŭ (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. En rusa literaturo, neformalaj dokumentoj, kaj diskursoj, la vorto "Sankt" (en rusa Санкт) estas kutime preterita, lasante nur "Peterburg" (en rusa Петербург). En pli neformala babilado rusoj povas eviti ankaŭ la finaĵon "burg" (en rusa бург), aludante al la urbo nur per "Piter" (en rusa Питер).


Sankt-Peterburgo estis fondita de la caro Petro la Granda la 27an de majo 1703. Inter 1713–1728 kaj 1732–1918, Sankt-Peterburgo estis la imperia ĉefurbo de Rusio. En 1918, la centra registaro moviĝis el Sankt-Peterburgo (tiam nomita nur Petrogrado) reen al Moskvo.[1] Ĝi estas la 2a plej granda urbo el Rusio post Moskvo mem kun 5 milionoj da loĝantoj (2012) kaj la kvara plej loĝata federacia subjekto.


La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo pro siaj imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp. Sankt-Peterburgo estas ofte priskribita kiel plej okcidentkultura urbo de Rusio, same kiel ties kultura ĉefurbo.[2] Ĝi estas la plej norda urbo en la mondo kun pli ol ĉirkaŭ unu miliono da loĝantoj.[3] La Historia Centro de Sankt-Peterburgo kaj ties rilataj grupoj de monumentoj konstituas Mondan heredaĵon de Unesko. Sankt-Peterburgo ankaŭ estas hejmo de la Muzeo Ermitejo, unu el plej grandaj artomuzeoj en la mondo.[4] En la urbo estas granda nombro de eksterlandaj konsulejoj, sidejoj de transnaciaj firmaoj, bankoj, kaj aliaj entreprenoj, negocoj kaj interesaj institucioj.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Geografio


  • 3 Vidindaĵoj


  • 4 Gefiloj de la urbo


  • 5 Servoj


  • 6 Transporto


  • 7 Famuloj


  • 8 Partneraj urboj


  • 9 Esperanto en Sankt-Peterburgo


  • 10 Vidu ankaŭ


  • 11 Notoj


  • 12 Eksteraj ligiloj





Historio |




Petro la Unua


La urbo estis fondita en 1703 fare de la rusa imperiestro Petro la Granda, kiu volis translokigi ĉefurbon de sia imperio pli proksime al la novakirita areo de la Balta maro. Eŭropeema imperiestro volis per tio modernigi la tutan landon, forlasinte "aziecajn" tradiciojn en la malnova ĉefurbo, Moskvo. Petro la Granda nomis la novan urbon nederlande — Sankt Pieter Burch — de kie ankaŭ la nuna nomo.


De 1712 ĝis 1918 Peterburgo estis ĉefurbo de Rusio.


Dum la Dua mondmilito la urbo eltenis severegan sieĝon fare de germanoj (de la 8-a de septembro 1941 ĝis la 27-a de januaro 1944), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: Sieĝo de Leningrado kaj Vojo de Vivo.


Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo okazis la 3-an de aprilo 2017 en tunelo inter la metrostacioj Sennaja ploŝĉad kaj Teĥnologiĉeskij institut. Pereis 14 kaj estis vunditaj 51 homoj, ĉiuj civiluloj. La 4-an de aprilo La Enketa Komitato konfirmis, ke la atakon plenumis Akbarĵon Ĝalilov (naskiĝis en 1995) el la urbo Oŝo (Kirgizio), de malgranda grupo ligita al la nomita Islama Ŝtato.



Geografio |



  • Insulo Dekabristov

  • Vasilievski Insulo



Vidindaĵoj |




Vintra Palaco, unu el la konstruaĵoj de Ermitejo, vide de la Palaca placo. 2014




  • Ermitejo estas mondfama muzeo en Sankt-Peterburgo, kiun konsistigas sep konstruaĵoj: Vintra Palaco, Palaco de Menŝikov, Ermitejo mem, Porcelana muzeo kaj aliaj. Ĝi enhavas la plej grandan rusian kolekton de eksterlanda arto; rusan arton arigas la Rusa Muzeo, ankaŭ en Sankt-Peterburgo.

  • Palaca placo

  • Narva Triumfarko

  • Rusa Muzeo

  • Muzeo Kunstkamera


  • Katedralo de la Sanktaj Petro kaj Paŭlo, kun kariljono de kie eblas aŭdi la himnon de Esperanto

  • Katedralo de la Resurekto de Kristo

  • Monaĥejo Aleksandro Nevski

  • Smolenska Luterana Tombejo

  • Lenfilm



Gefiloj de la urbo |



  • Ludwig Bohnstedt


  • Julja Lermontova, kemiistino, sciencistino, unua rusa doktorino pri kemio, kaj tria en Eŭropo kiu ricevis doktorecon.


  • Maria Pavlovna Romanova, granddukino, bonfare aginta en Vajmaro


  • Adine Gemberg, germana verkistino



Servoj |


En la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato de Ekonomiko kaj Financoj en 2005 studis ĉirkaŭ 13 mil studentoj en 11 fakultatoj.


La Sankt-Peterburga Rimskij-Korsakov Ŝtata Konservatorio (ruse Санкт-Петербургская государственная консерватория имени Н.А. Римского-Корсакова) estas plej malnova muzika akademio en Rusio. En ĝi funkcias sep fakultatoj: Piana, Orkestra, Popolaj muzikiloj, Komponado kaj Direktado, Vokala, Reĝisora, Muzikologia. En 2016 tie studis ĉirkaŭ 1400 studentoj.



Transporto |


En la urbo ekzistas kvinlinia sistemo de metroo.



Famuloj |




  • Petro la Granda mortis ĉitie en 1725

  • En la iama Leningrado mortis hungara kuracisto Ervin Bauer en 1938.


  • Vladimir Putin naskiĝis en Leningrado en 1952.



Partneraj urboj |


Sankt-Peterburgo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:




  • Flag of Finland.svg Turku, Finnlando ekde 1957 (unua urbopartnereco de Sankt-Peterburgo)


  • Flago-de-Germanio.svg Hamburgo, Germanio ekde 1957 (unua urbopartnereco inter Germanio kaj tiama Sovetio)


  • Flago-de-Germanio.svg Dresdeno, Germanio ekde 1961


  • Flago-de-Serbio.svg Beogrado, Serbio


  • Flago-de-Germanio.svg Berlino-Neukölln, Germanio ekde 1991


  • Flago-de-Kroatio.svg Zagrebo, Kroatio, ekde 1968


  • Flago-de-Usono.svg Los-Anĝeleso, Usono, ekde 1989


  • Flago-de-Ĉeĥio.svg Prago, Ĉeĥio, ekde 1991


  • Flago-de-Francio.svg Parizo, Francio, ekde 1997


  • Flago-de-Pollando.svg Varsovio, Pollando, ekde 1997


  • Flago-de-Pollando.svg Gdansko, Pollando


  • Flago-de-Italio.svg Milano, Italio


  • Flago-de-Turkio.svg Istanbulo, Turkio


  • Flago-de-Barato.svg Mumbajo, Barato


  • Flago-de-Francio.svg Nico, Francio


  • Flago-de-Usono.svg Sankt-Peterburgo, Florido, Usono


  • Flago-de-Israelo.svg Riŝon-Le-Ciono, Israelo


Krome la urbo havas amikajn rilatojn kun



  • Flago-de-Germanio.svg la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino en Germanio



Palaca placo nokte.



Esperanto en Sankt-Peterburgo |


Famaj esperantistoj: Nikolaj Kazi-Girej (naskiĝis), Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin, Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Aleksandr Postnikov (pri kiu Mikaelo Bronŝtejn verkis romanon Dek tagoj de kapitano Postnikov), Grigorij Cejtin (lingvisto), Nelli Kublanova, Varvara Cvetkova.


En la urbo estas kelkaj Esperanto-societoj, inter ili:



  • "Espero", fondita la 15-an de aprilo 1892;


  • Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo (SPIRo), fondita en 2004.

  • klubo de nevidantoj "Amikaro", fondita en 1979.

  • Sankt-Peterburga klubo de esperantistoj "Kariljono"


Ensemblo "Blua Ponto" kaj kelkaj aliaj muzikistoj kaj muzik-grupoj artumas en la urbo.


Okazintaj esperantistaj renkontiĝoj:




  • SAT-Kongresoj en 1926 kaj 1996.

  • en 1995 okazis Internacia Junulara Kongreso.

  • En julio 2004 Peterburgo dum tri tagoj gastigis Antaŭkongreson de IJK 2004;

  • en 2010 okazis la 26-a Rusia Esperantista Kongreso.



Vidu ankaŭ |



  • Ermitejo (muzeo)

  • Petro la Unua

  • Rusia revolucio de 1917

  • FINEK

  • Metroo de Sankt-Peterburgo



Notoj |





  1. (2005) McColl, R. W.: Encyclopedia of world geography 1. N. Y.: Infobase Publishing, p. 633–634. ISBN 0-8160-5786-9.


  2. V. Morozov. The Discourses of Saint Petersburg and the Shaping of a Wider Europe, Copenhagen Peace Research Institute. 2002. Ciaonet.org


  3. Санкт-Петербург – самый крупный в мире северный город. Russian Geographic Society.


  4. Exploring St. Petersburg / The Hermitage. Geographia.com (6a de Januaro, 1990). Alirita 25a de Januaro, 2010.




Eksteraj ligiloj |




  • Novaĵbendo el Peterburgo (ru)


  • Fotoj De Saint-Petersburg (ru)


  • Multegaj fotoj de Peterburgo kaj apudaĵoj (ru, en, de)


  • Stanislavo Belov (2018-01-19)Submarino D-2: sinko en la pasintecon (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-01-20. Alirita 2018-01-20. (pri ŝubmarŝipo-muzeo D-2)


  • Stanislavo Belov (2018-01-24)Glacirompilo «Krasin» – la rezervita heroo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-01-27. Alirita 2018-01-27. (pri glacirompilo-muzeo "Krasin")













Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár