Stefano





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri vira nomo. Por informoj pri la samnoma luno de Urano, vidu la paĝon Stefano (luno).

Stefano (germana Stephan, slava Stefán, latina Stephanus) estas vira persona nomo, i.a. de pluraj hungaraj reĝoj. Ĝia originala signifo (greke Στεφανος) estas florkrono, En orienta parto de Romia imperio Στεφανος estis titolo de romia imperiestro. Nomtago en okcidentaj (kristanaj) landoj la 26-an de decembro.




Enhavo






  • 1 Tradukoj en aliaj lingvoj


  • 2 Sanktuloj


  • 3 Regantoj


  • 4 Grafoj, princoj, palatinoj ks.


  • 5 Papoj


  • 6 Aliaj konataj Stefanoj


  • 7 Vidu ankaŭ





Tradukoj en aliaj lingvoj |


  • Stefano

    • angle Stephen (ankaŭ Steven, ĉjo-forme Steve)

    • france Étienne (antikve Estienne, ankaŭ Stéphane)

    • itale Stefano

    • hispane Esteban, Estevan

    • slave. Stefan, Stevan, Steva, Stepan, Stjepan, Stipe, Stenka, Stepka, Stepko,

    • hungare István

    • nederlande, norvege Stefanus

    • ruse Стефан

    • kimre Steffan

    • latine Stephanus

    • malte Stiefnu

    • pole Szczepan

    • portugale Estevão

    • turke İstefanos

    • ĉeĥe Štěpán

    • rumane Ştefan

    • islande Stefán

    • svede, finne, estone Stefanos



La hebrea virina nomo Atarah (עטרה) simile signifas krono. La ruslingva vira nomo Koronat (Коронат) signifas kronata.



Sanktuloj |


vidu ankaŭ: Sankta Stefano (apartigilo)



  • Sankta Stefano, ĉirkaŭ 1-40 p.K., la unua kristana martiro

  • Sankta Stefano la 1-a (Hungario), 969-1038 p.K., reĝo, nacia sanktulo de Hungario



Regantoj |




  • Stefano la 1-a (Hungario), Sankta Stefano, reĝo (975-1038)


  • Stefano la 2-a (Hungario), reĝo (1101-1131)


  • Stefano la 3-a (Hungario), reĝo (1147-1172)


  • Stefano la 4-a (Hungario), reĝo (1133-1165)


  • Stefano la 5-a (Hungario), reĝo (1239-1272)


  • Bosnia Bano Stefano la 2-a de Kotroman

  • Stefano Postnaskita (1236-1271) (Posthumus)



  • Stefano Báthory, landestro de Transilvanio 1571-1575, reĝo de Pollando 1576-1586


  • Stefano Bocskai, landestro de Transilvanio kaj Hungario 1605-1606



  • Stefano (Anglio), reĝo (1135-1154)


  • Stefano Tomaso, bosnia reĝo (1444-1461)



  • Stefano la 1-a (Kroatio) (1035-1058)


  • Stefano la 2-a (Kroatio) (1089-1091)



  • Stefano la 2-a (Moldavio)


  • Stefano la 3-a (Moldavio) la Granda de Moldavio (1457-1504)



  • Stefano Dragutin serba reĝo (1277-1281)


Grafoj, princoj, palatinoj ks. |




  • István Laczkfi, palatino de Hungario (?-1397)


  • István Werbőczy, palatino de Hungario (1458-1541)


  • István Illésházy, palatino de Hungario (1541-1609)


  • Stefano de Habsburgo-Loreno, lasta palatino de Hungario (1817-1867)



Papoj |




  • Stefano la 1-a, 254-257


  • Stefano (la 2-a) (papo), 752, mortis antaŭ enoficiĝo, tial ofte ne enkalkulita


  • Stefano la 2-a, foje nomata "Stefano la 3-a", 752-757


  • Stefano la 3-a, aŭ la 4-a, 768-772


  • Stefano la 4-a, aŭ la 5-a, 816-817


  • Stefano la 5-a, aŭ la 6-a, 885-891


  • Stefano la 6-a, aŭ la 7-a, 896-897


  • Stefano la 7-a, aŭ la 8-a, 928-931


  • Stefano la 8-a, aŭ la 9-a, 939-942


  • Stefano la 9-a, aŭ la 10-a, 1057-1058



Aliaj konataj Stefanoj |




  • Stefano de Bizanco, aŭtoro de Ethnica geografia vortaro de la 6-a jarcento


  • Stephen Fry brita aktoro


  • Stephen Jay Gould (1941–2002), Usona biologo kaj paleontologo


  • Stephen Hawking (1942–2018), brita fizikisto


  • Stephen King (1947), usona verkisto kaj scenaristo


  • Esteban Echeverría, argentina poeto


  • Etienne de la Boetie, franca verkisto


  • István Széchenyi, magnato, konata ankaŭ "la plej granda Hungaro"


  • István Tisza, politikisto, dufoje ĉefministro



Vidu ankaŭ |


  • Esperantaj personaj nomoj



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár