Komponita nombro















































Klasifiko de entjeroj laŭ dividebleco
Formoj de faktorigo:

Primo

Komponita nombro

Pova nombro

Kvadrato-libera entjero

Aĥila nombro
Nombroj kun limigitaj sumoj de divizoroj:

Perfekta nombro

Preskaŭ perfekta nombro

Kvazaŭperfekta nombro

Multiplika perfekta nombro

Hiperperfekta nombro

Unuargumenta perfekta nombro

Duonperfekta nombro

Primitiva duonperfekta nombro

Praktika nombro
Nombroj kun multaj divizoroj:

Abunda nombro

Alte abunda nombro

Superabunda nombro

Kolose abunda nombro

Alte komponigita nombro

Supera alte komponigita nombro
Aliaj:

Manka nombro

Bizara nombro

Amikebla nombro

Kompleza nombro

Societema nombro

Nura nombro

Sublima nombro

Harmona dividanta nombro

Malluksa nombro

Egalcifera nombro

Ekstravaganca nombro
Vidu ankaŭ:

Dividanta funkcio

Divizoro

Prima faktoro

Faktorigo

En matematiko, komponita nombro estas pozitiva entjero, kiu havas pozitivajn entjerajn divizorojn escepte de 1 kaj si. Laŭ difino, ĉiu entjero pli granda ol 1 estas primo aŭ komponita nombro. La nombro 1 estas konsiderata nek kiel primo nek kiel komponita. Ekzemple, la entjero 14 estas komponita nombro, ĉar ĝi estas malkompenebla en 2 × 7.


La unuaj komponitaj nombroj estas


4, 6, 8, 9, 10, 12, 14, 15, 16, 18, 20, 21, 22, 24, 25, ... .



Enhavo






  • 1 Propraĵoj


  • 2 Specoj de komponitaj nombroj


    • 2.1 Funkcio de Möbius




  • 3 Eksteraj ligiloj





Propraĵoj |



  • Ĉiu komponita nombro povas esti skribita kiel la produto de 2 aŭ pli multaj (ne nepre diversaj) primoj (fundamenta teoremo de aritmetiko).

  • Cetere (n−1)!≡0(modn){displaystyle (n-1)!,,,equiv ,,0{pmod {n}}} por ĉiuj komponitaj nombroj n > 5. Vidu ankaŭ en teoremo de Wilson.



Specoj de komponitaj nombroj |


Unu el manieroj klasifiki komponitajn nombrojn estas per kalkulo de kvanto de la primaj faktoroj. Komponita nombro kun du primaj faktoroj estas duonprimo. (La faktoroj ne nepre estas diversaj, do ankaŭ kvadratoj de primoj estas duonprimoj.)


Alia maniero klasifiki komponitajn nombrojn estas per kalkulo de kvanto de divizoroj. Ĉiuj komponitaj nombroj havi almenaŭ tri divizorojn. Ĉe kvadratoj de primoj tiuj divizoroj estas {1,p,p2}{displaystyle {1,p,p^{2}}}. Nombro n kiu havas pli multajn divizorojn ol ĉiu x < n estas maksimume dividebla nombro. (La unuaj du ĉi tiaj nombroj estas 1 kaj 2.)



Funkcio de Möbius |


En iuj aplikoj, necesas diferencigi inter komponitaj nombroj kun nepara kvanto de diversaj primaj faktoroj kaj tiuj kun para kvanto de diversaj primaj faktoroj. Ĉi tion priskribas la funkcio de Möbius μ.




μ(n)=1 se nombro n ne havas ripetitajn primajn faktorojn kaj havas paran kvanton de diversaj primaj faktoroj.


μ(n)=-1 se nombro n ne havas ripetitajn primajn faktorojn kaj havas neparan kvanton de diversaj primaj faktoroj; ĉi tiu okazo inkluzivas ankaŭ primojn.


μ(n)=0 por nombro n kun unu aŭ pli da ripetitaj primaj faktoroj.



Eksteraj ligiloj |



  • Java apleto por faktorigo uzante la elipsan kurban manieron por trovi grandajn komponigitajn nombrojn

  • Listoj de komponigitaj nombroj kun prima faktorigo (unuaj 100, 1000, 10000, 100000, kaj 1000000)


  • A002808 en OEIS




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár