Jezuitoj




La Societo de Jesuo (latine Societas Jesu, SJ) estas katolika ordeno kaj societo de apostola vivo.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Membreco kaj strukturo


  • 3 Generaloj de la ordeno


  • 4 Bildaro


  • 5 Vidu ankaŭ





Historio |


La societo estis fondita en Parizo la 15-an de aŭgusto 1534 de Ignaco Lojola kaj amikoj liaj, kaj aprobita en 1540 de papo Paŭlo la 3-a. La nomo jezuitoj unue estis moknomo uzata de kontraŭuloj, nur poste transprenita.


En la tempo post sia fondiĝo la ordeno havas grandan politikan influon, ĉar multaj konfesigistoj de regantoj estis jezuitoj.
Por firmigi la eklezion kaj disvastigi la fidon la ordeno tre aktivis en misiado. Konata jezuita misiisto estis Sankta Francisco Xavier.


En 1773 papo Klemento la 14-a nuligis la ordenon kaj kaŭzis persekutadon de la jezuitoj. En 1814 Pio la 7-a repermesis la ordenon. Intertempe multaj jezuitoj rifuĝis en Rusio kaj Prusio. En Svislando la ordeno estis malpermesita de 1848 ĝis 1973.


De la 20-a jarcento la jezuitoj estas inter la progresema parto de la katolikaro. La jezuito Pierre Teilhard de Chardin grave kontribuis al la teologia interpacigo de katolikismo kaj moderna scienco.


La ordeno nun havas ĉirkaŭ 20.000 membrojn en 112 landoj.



Membreco kaj strukturo |


Por aniĝi necesas finita studo de teologio kaj plia scienca fako.
Strikta obeo al la ordena disciplino (latine perinde ac cadaver = kvazaŭ kadavro) estas fundamenta principo.
Societanoj portas malantaŭ la nomo la siglon "SJ".
Simbolo aŭ emblemo de la ordeno estas la tri grekaj literoj "ΙΗΣ", komenco de la greka nomo de Jesuo; ili ankaŭ estas latinigitaj kiel "IHS" kaj tiam interpretataj kiel akronimo de la esprimo Iesum Habemus Socium (= ni havas Jesuon kiel kunulon).
La devizo de la ordeno estas Omnia Ad Maiorem Dei Gloriam (mallonge OAMDG; latine: Ĉio(n) por pliigi la gloron de Dio).


La hierarkio de la ordeno sekvas armeajn principojn; la ordenestro portas la titolon "generalo".



Generaloj de la ordeno |


La historia sinsekvo de la generaloj montras certan preferon al italoj kaj germanoj.
La duopo, kiu inter 1981 kaj 1983 gvidis la ordenon, estis "delegitaro", kiu laŭ decido de papo Johano Paŭlo la 2-a anstataŭis la ankoraŭ vivantan antaŭulon Pedro Arrupe post ties apopleksio. Arrupe ĝis nun estis la sola generalo, kiu ne deĵoris ĝis sia morto; li mortis en 1991, kiam jam oficiale oficis la generalo Kolvenbach.



  1. 1541–1556 Ignaco Lojola

  2. 1558–1565 Diego Laínez

  3. 1565–1572 Francisko Borgia

  4. 1573–1580 Everard Mercurian

  5. 1581–1615 Claudio Aquaviva

  6. 1615–1645 Mutio Vitelleschi

  7. 1646–1649 Vincenzo Carafa

  8. 1649–1651 Francisco Piccolomini

  9. 1652 Luigi Gottifredi

  10. 1652–1664 Goswin Nickel

  11. 1664–1681 Gian Paolo Oliva

  12. 1682–1686 Charles de Noyelle

  13. 1687–1705 Thyrsus González

  14. 1706–1730 Michelangelo Tamburini

  15. 1730–1750 Franz Retz

  16. 1751–1755 Ignazio Visconti

  17. 1755–1757 Luigi Centurioni

  18. 1758–1775 Lorenzo RICCI

  19. 1782–1785 Stanislaw Czerniewicz

  20. 1785–1798 Gabriel Lenkiewicz

  21. 1799–1802 Francis Kerau

  22. 1802–1805 Gabriel Gruber

  23. 1805–1820 Tadeusz Brzozowski

  24. 1820–1829 Aloisius Fortis

  25. 1829–1853 Joannes Philippus Roothaan

  26. 1853–1887 Pierre Jean Beckx

  27. 1892–1901 Louis Martin

  28. 1906–1914 Franz Xaver Wernz

  29. 1915–1942 Wladimir Ledóchowski

  30. 1946–1964 Jean Baptiste Janssens

  31. 1965–1981 Pedro Arrupe

  32. 1981–1983 Paolo Dezza; Giuseppe Pittau

  33. 1983–2008 Peter Hans Kolvenbach

  34. 2008 Adolfo Nicolás



Bildaro |




Vidu ankaŭ |



  • Jezuita misio

  • Jezuitaj redukcionoj




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár