Gaso
Gaso estas fizika stato de materio, en kiu la komponaĵoj (atomoj aŭ molekuloj) povas moviĝi libere kaj ne estas interkonektitaj. Depende de la temperaturo kaj premo gasa substanco povas transformiĝi al likva aŭ solida stato.
Tergaso, aŭ natura gaso, estas flamebla gaso, kiu troviĝas en subteraj naturaj deponejoj. Ĝi ofte aperas kun nafto, ĉar ili samforme estiĝas. Ĝi estiĝis antaŭ jarmilionoj kiel natura gaso el putriĝantaj bestoj, kiuj sedimentiĝis subakve en ŝlimo. Tie inter senaeraj cirkonstancoj estiĝis la tergaso kaj nafto.
Libera gaso estas la materistato de la gasaj komponantoj, en kiuj partikloj de gaso (molekuloj, atomoj) moviĝas libere, samkvante plenigante kaze de manko de la eksteraj fortoj la tutan haveblan volumenon en la porecaj kaj fendecaj rokaĵoj, en la atmosfero. Libera gaso povas troviĝi super nafto en naftotavolo aŭ en iu rezervujo super likvaĵo (akvo, nafto ktp) ekvilibre al la sama gaso en diluita stato. Ĝi povas eliĝi el karbontavoloj. Libera gaso povas transiri al la ligita (sorbita) stato kaj inverse. Ĝi povas eliĝi flue tra naturaj truoj al la tersurfaco, esti forĵetata sub alta premo el vulkanaj krateroj dum erupcioj ktp.
Noblaj gasoj - estas kemiaj elementoj el ĉefa subgrupo de VIII grupo, kies s- kaj p- ŝeloj estas kompletaj. La noblaj gasoj estas en la lasta kolumno de la perioda tabelo (18 aŭ VIII).
Al noblaj gasoj rilatas:
heliumo - (atomnumero 2)
neono - (10)
argono - (18)
kriptono - (36)
ksenono - (54)- kaj radono - (86).
Vidu ankaŭ |
- Nobla gaso
Natura gaso
- tergaso
- marĉa gaso
- biogaso
- Ideala gaso
- Karbomineja gaso
- Entropio
Nebulozo NGC 604 – lumanta gaso ĉirkaŭ aro da steloj en la spirala galaksio M33.
Gaso neono en vitra ujo; ĝi estas praktike nevidebla.
Ujo por natura gaso en Esslingen am Neckar, Germanujo.