Himmelried












































Himmelried

Blazono de Himmelried


Blazono de Himmelried

Kantono
Soloturno
Distrikto
Thierstein

Koordinatoj 

47°25′20″N 7°35′55″O  /  47.42222°N, 7.59861°O / 47.42222; 7.59861 (Himmelried)Koordinatoj: 47°25′20″N 7°35′55″O  /  47.42222°N, 7.59861°O / 47.42222; 7.59861 (Himmelried)
Nombro de enloĝantoj
933
Areo
6,00 km²
Alteco
662 m super marnivelo
Poŝtkodo
4204
Komunumkodo
2618

Mapo de Himmelried


Mapo de Himmelried







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Himmelried estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 933 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


Himmelried situas proksimume 15 kilometrojn sude de la urbo Bazelo ĉe la norda flanko de la Soloturno Ĵursaso. Tra la komunumo fluas la rojoj Chastelbach kaj Ibach, kiuj ambaŭ alfluas al Birs. En nordo de la komunumo leviĝas la monto Homberg. Al la komunumo apartenas la krom la ĉefvilaĝo Himmelried la vilaĝetoj Steffen (sur alteco de 543 m s.m.), Baumgarten (sur alteco de 560 m s.m.) kaj Schindelboden (sur alteco de 459 m s.m.).



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Himmelried limas en nordo al Grellingen (BL), en nordoriento al Duggingen (BL), en oriento al Seewen, en sudoriento al Nunningen, en sudokcidento al Breitenbach, kaj en okcidento al Brislach (BL).



Trafiko |


Himmelried situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Per poŝtaŭtolinio de Grellingen al Nunningen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Himmelried datiĝas el la jaro 1288 kiel in villa Heimenriet. En la Kastel-Kaverno estis malkovritaj ŝpuroj el la paleolitiko, kiuj estas la plej malnovaj homaj ŝpuroj en Kantono Soloturno. Himmelried estis dum mezepoko parto de la episkopa senjorujo Pfeffingen. Poste ĝi estis havaĵo de la Grafoj de Pfeffingen-Thierstein. En la jaro 1517 Himmelried estis vendita al la episkopo de Bazelo, kiu ĝin koncedis en la jaro 1527 al Soloturno, kiu ĝis atribuis al la distrikto Thierstein. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Himmelried apartenis al la distrikto Dornach kaj ek de 1803 al la distrikto Thierstein. [1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Lukas Schenker: Himmelried en Historia Leksikono de Svislando (2006-11-10)



Eksteraj ligiloj |



  • Himmelried en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale

  • Oficiala retejo de la komunumo Himmelried

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Himmelried – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár