Berlin-Mitte
Berlin-Mitte urbodistrikto de Berlino | ||
---|---|---|
Berlin-Mitte (Berlino-Mezo) estas la centra distrikto de Berlino. La urbodistrikto kovras areon de 39,47 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 333 534 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 8 456 loĝantoj po km². Ĝi konsistas el la urbopartoj Mitte (kiu inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en orienta Berlino kaj estis la centro de la ĉefurbo de GDR), Tiergarten, Hansaviertel, Wedding kaj Gesundbrunnen (kiuj ĉiuj situis en okcidenta Berlino).
En Berlin-Mitte troviĝas la federaciaj organoj de Germanio: la Bundestag (Germana Federacia Parlamento), la Bundesrat (Federacia Konsilio) kaj la Registaro de Germanio, krome la plimulto de la ambasadejoj.
Vidu ankaŭ |
- Lustgarten
- Spreeinsel
- Museumsinsel
- Fischerinsel (Berlin)
- Palast der Republik
- Stadtschloss (Berlin)
- Lustgarten
- Humboldt-Universitato en Berlino
- Anti-Kriegs-Museum
Partneraj urboj |
Ĉiuj tri antaŭaj urbodistriktoj havis po partneran urbon en Japanio, pro la kunigo de tiuj antaŭaj urbodistriktoj tial nun estas tri japanaj partneraj urboj:
Tokio-Ŝinĝuku (新宿区)
Higaŝiosaka (東大阪市) ĉe Osako en 1959 kun la urboparto Wedding
Tsuvano (津和野町), gubernio Ŝimane pro la klerulo Mori Ogai, kiu iom da tempo vivis en Berlino
Pliaj partneraj komunumoj estas:
Ĥolon sude de Tel-Avivo, Israelo
Bottrop, Germanio
Kassel, Germanio
distrikto Schwalm-Eder, Germanio
Petrogradskij Rajon (urbodistrikto de Sankt-Peterburgo), Rusio
Tourcoing, Francio
blazono
situo de la distrikto Mitte en Berlino
|