Portugala Esperanto-Asocio
Portugala Esperanto-Asocio estas la Landa Asocio de UEA por Portugalio.
Post la malpermeso de Esperanto-asocioj en 1936, nur en 1972 PEA povis restariĝi, sub la postulo sekvi la gvidliniojn de la eduka ministerio. La fino de la diktatoreco en 1974 ĉesigis ĉiujn restrikciojn por Esperanto en tiu lando. Malgraŭ la malhelpoj UEA kaj IEL havis daŭre membrojn en Portugalio kaj ankaŭ ĉefdelegiton.[1]
PEA aliĝis al UEA en 1979; ĝia prezidanto estas José Manuel Gaspar Martins (stato 2007). La malformale organizita junulara sekcio Portugala Esperanto-Junularo estas la landa sekcio de TEJO en Portugalio.
Referencoj |
↑ Die neutrale Sprache, p. 216.
Eksteraj ligiloj |
- Retejo
|