Nunningen
Nunningen | |
---|---|
Blazono de Nunningen | |
Nunningen | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Thierstein |
Koordinatoj | 47°23′40″N 7°37′10″O / 47.39444°N, 7.61944°O / 47.39444; 7.61944 (Nunningen)Koordinatoj: 47°23′40″N 7°37′10″O / 47.39444°N, 7.61944°O / 47.39444; 7.61944 (Nunningen) |
Nombro de enloĝantoj | 1843 |
Areo | 10,27 km² |
Alteco | 621 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4208 |
Komunumkodo | 2621 |
Mapo de Nunningen | |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Najbaraj komunumoj
4 Trafiko
5 Historio
6 Notoj kaj referencoj
7 Eksteraj ligiloj
8 Bildoj
Pri la komunumo |
Nunningen estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1843 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio |
Nunningen situas en kaldrono de la Soloturna Ĵuraso proksimume en la mezo inter Laufen kaj Liestal, aerdistance 20 kilometrojn ekzakte sude de la urbo Bazelo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Nunningen mem la vilaĝetoj Engi, Mühle kaj Roderis kaj parto de la vilaĝeto Oberkirch, kie situas la katolika preĝejo Sankt-Petro kaj Paŭlo, kiun la komunumo dividas kun Zullwil. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,27 km², de kiuj 51% estas kovritaj de arbaro, 42% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Nunningen limas en nordo al Seewen, en oriento al Bretzwil (BL), en sudoriento al Lauwil (BL), en sudo al Beinwil, en sudokcidento al Meltingen, en okicdento al Zullwil, kaj en nordokcidento al Breitenbach.
Trafiko |
Tra Nunningen pasas la kantona vojo ĉefvojo n-ro 267 (de Laufen tra Breitenbach al Liestal). Per poŝtaŭtolino laŭlonge de tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Flanka vojo krome kondukas de Nunningen al Grellingen, sur kiu ankaŭ cirkulas poŝtaŭto.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Nunningen datiĝas el la jaro 1152 jam en ĝia hodiaŭa nomformo. Nunningen apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Gilgenberg. En la jaro 1527 Gilgenberg kaj kun ĝi la vilaĝo kaj loĝantoj de Nunningen estis vendita al la urbo Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Nunningen estis parto de la voktejo Gilgenberg kaj ek de tiam de la distrikto Thierstein.
[1]
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Lukas Schenker: Nunningen en Historia Leksikono de Svislando (2009-04-22)
Eksteraj ligiloj |
Nunningen en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Oficiala retejo de la komunumo Nunningen
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Nunningen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj |
Vilaĝeniro, venante de Zullwil
Ĉefstrato
Komunuma domo
Vilaĝocentro
|