Hesperioidea
vira papilio de la specio Polites vibex | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Superfamilioj kaj familioj | ||||||||||||||
7-8 subfamilioj, pli-malpli 500 genroj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Hesperioedoj, latine Hesperioidea, estas biologia superfamilio de insektoj el la ordo de papilioj, konsistanta el unu familio, nomata hesperiedoj, latine Hesperiidae. La papilioj de la superfamilio karakteriziĝas per sia aparte rapida kaj netrankvila flugmaniero. Tutmonde ekzistas pli ol 3500 agnoskataj specioj da hesperiedoj. Kvankam ili aperas en ĉiuj mondpartoj, la plej granda diverseco ekzistas en centra kaj suda Amerikoj.
La superfamilio parencas al la aliaj du papiliaj superfamilioj papilionoedoj (latine Papilionoidea) kaj hediloedoj (latine Hedyloidea).