Krišovská Liesková






Krišovská Liesková situas en la plej griza distrikto




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


    • 3.1 Mokcsa (mokĉa)


    • 3.2 Kerész (kerEs)


    • 3.3 Ungmogyorós (ungmodjorOŝ)


    • 3.4 Unuiĝoj




  • 4 Famuloj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Bazaj informoj |


Krišovská Liesková, hungare Mokcsamogyorós estas malgranda triopa vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. La hungaroj uzas ankaŭ la tro longan formon Mokcsakerészmogyorós.




  • Areo: 16 km²

  • Alto super la marnivelo: 115 m


  • Loĝantaro: 870


  • Poŝtkodo: 079 01


  • Aŭtokodo: MI


  • Telefonprefikso: 56



Situo |


Krišovská Liesková situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Uĵ, fine de 2 tre mallongaj sakovojoj, laŭ fervojo Michalovce-Veľké Kapušany. La lasta troviĝas 5 km-ojn.



Historio |


En la frua historio 3 apudaj vilaĝoj formiĝis:



Mokcsa (mokĉa) |


La unua mencio pri Mokcsa devenis de 1330 en formo "Mokcha". En 1910 loĝis en Mokcsa 207 da homoj, (205 hungaroj, po 1 slovako kaj cigano). La slovaka nomo estas Mokča.



Kerész (kerEs) |


La unua mencio pri Kerész devenis el la 14-a jarcento en formoj "Kerez" kaj "Keris". En 1910 loĝis en Kerész 217 da homoj, (214 hungaroj, 3 slovakoj). La slovaka nomo estas Krišov.



Ungmogyorós (ungmodjorOŝ) |


La unua mencio pri Ungmogyorós devenis de 1375 en formo "Monyoros". En 1910 loĝis en Ungmogyorós 392 da homoj, (388 hungaroj, 3 slovakoj, 1 ruteno). La slovaka nomo estas Liesková.



Unuiĝoj |


En 1913 Mokcsa kaj Kerész unuiĝis sub nomo Mokcsakerész. Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la 3 (aŭ 2) vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Krišovská Liesková naskiĝis en 1960 pro unuiĝo de la menciitaj vilaĝoj. En 2001 loĝis en Krišovská Liesková 845 da homoj, (664 hungaroj, 101 slovakoj, 29 ciganoj, 4 ukrainoj 1 ruteno) kaj hungarlingva bazlernejo funkcias.



Famuloj |



  • En la iama Mokcsa naskiĝis hungara episkopo András Mokcsay. Li estas ankaŭ nomportanto de Mokcsa.

  • En la iama Ungmogyorós naskiĝis hungara metalurgia inĝeniero Dániel Diószeghy.



Eksteraj ligiloj |


  • Krišovská Liesková en la mapo




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)