Ŝtala Alkemiisto




























Ŝtala Alkemiisto

Ŝtala Alkemiisto.jpg


Originala titolo
鋼の錬金術師
[Hagane no Renkinĝucuŝi]
Fullmetal Alchemist

Produktadlando

Japanio

Originala lingvo

japana

Ĝenro

aventuro, scienca fantasto

Por kiu

ŝonen
























Mangao

Aŭtoro

Arakaŭa Hiromu

Publikiginto

Enix (ĝis 2003)
Square Enix (ekde 2003)

Magazino

Monthly Shōnen Gangan

Aperdatoj
aŭgusto 2001 —
junio 2010

Volumoj
27
























Mangailustrita romano

Aŭtoro

Inoŭe Makoto

Ilustristo

Arakaŭa Hiromu

Publikiginto

Square Enix

Aperdatoj
2004 — 2010

Volumoj
10




























Animeo (tv)

Reĝisoro(j)

Mizuŝima Sejĝi

Studio(j)

Bones

Scenaro

Ajkaŭa Ŝo

Televidaj retoj

MBS, TBS, Animax

Aperdatoj

4a de oktobro 2003 —
2a de oktobro 2004

Epizodoj
51




























Animea filmo
Konkeranto de Ŝambala


Originala titolo
シャンバラを征く者
[Ŝanbara ŭo Juku Mono]

Reĝisoro(j)

Mizuŝima Sejĝi

Studio(j)

Bones

Scenaro

Ajkaŭa Ŝo

Aperdatoj

23a de julio 2005

Daŭro
105 min.
































Animeo (tv)
Ŝtala Alkemiisto: Frateco


Originala titolo
鋼の錬金術師 FULLMETAL ALCHEMIST
Fullmetal Alchemist: Brotherhood

Reĝisoro(j)

Irie Jasuhiro

Studio(j)

Bones

Scenaro

Onogi Hiroŝi

Televidaj retoj

MBS, TBS

Aperdatoj

5a de aprilo 2009 —
4a de julio 2010

Epizodoj
64

































Animea filmo
Sankta Astro de Milos


Originala titolo
嘆きの丘の聖なる星
[Mirosu no Seinaru Hoŝi]

Reĝisoro(j)

Murata Kazuja

Studio(j)

Bones

Scenaro

Ŝimbo Juichi

Distribuo

Shochiku

Aperdatoj

2a de julio 2011

Daŭro
110 min.







v  d  r


Information icon.svg



Ŝtala Alkemiisto (japane:鋼の錬金術師 [Hagane no renkinĝucuŝi], angle: Fullmetal Alchemist) estas mangao verkita de Arakaŭa Hiromu. Ĝi aperas en ĉiumonata magazino "Shonen Gangan" eldonata de Square Enix (Enix ĝis 2003). Ĝi estas la plej populara mangao de la gazeto. Estas du anime-versioj de la verko.


Unue anime-studio "Bones" aranĝis ĝin en 51 epizodojn (dum 4 kvaronjaroj) de televidseria animeo.
La serio estas daŭrigita per la animea filmo "Ŝtala Alkemiisto La Filmo: Konkeranto de Ŝambala" (劇場版 鋼の錬金術師 シャンバラを征く者 [Gekiĝōban Hagane no Renkinĝucuŝi: Ŝanbara ŭo Juku Mono], angle: Fullmetal Alchemist The Movie: Conqueror of Shamballa), aperinta 23-an de julio 2003.


La animeo tre ege diversas de la mangao kaj multaj ŝatantoj de la mangao estis nekontentaj. Pro tio oni filmis la dua alternativa anime-versio "Ŝtala Alkemiisto: Frateco", kiu pli strikte sekvas la mangaon. Ĝia angla titolo "Fullmetal Alchemist: Brotherhood" ne estas rekte tradukita de ĝia japana titolo "鋼の錬金術師 FULLMETAL ALCHEMIST". En julio 2011 la dua serio estis daŭrigita per la animea filmo "Ŝtala Alkemiisto: Sankta Astro de Milos" (鋼の錬金術師 嘆きの丘の聖なる星 [Hagane no Renkinĝucuŝi: Mirosu no Seinaru Hoŝi], angle: Fullmetal Alchemist: The Sacred Star of Milos).


Ankaŭ kelkaj OVA-oj kaj Radio-dramoj estas produktitaj. Krome, estas baziĝantaj sur la mangao komputilludoj por "PlayStation 2" kaj "Game Boy Advance".



Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.



Enhavo






  • 1 Resumo


  • 2 Roluloj


    • 2.1 Homunkuloj




  • 3 Kantoj


    • 3.1 Ŝtala Alkemiisto (unua anime-serio)


    • 3.2 Ŝtala Alkemiisto: Frateco (dua anime-serio)




  • 4 Eksteraj ligiloj





Resumo |


"Neniu povas akiri ion sen kosti ion anstataŭe. Por akiri ion, oni devas perdi ion de egala valoro. Tio estas la fundamenta leĝo de egalvalora interŝanĝo de alkemio. Tiame, ni kredis ke tio estas vero de la mondo."

La supra estas konata frazo, kion diris Alfons Elrik ĉe la komenciĝo de la unua anime-serio.


En mondo de la romano, oni kreskigis alkemion, kio estas malsama al alkemio en la nia reala mondo. Alkemiistoj povas alkemii eĉ oron el sentaŭga metalo, dume t.n. leĝo de Egalvalora Interŝanĝo neebligas, ke alkemiistoj povas ĉiojn. La leĝo estas tre rimarkinda por legi la romanon.


En infaneco, Edŭard kaj Alfons Elrik perdis sian patrinon (Triŝa) pro malsano. Ili provis revivigi sian patrinon per homkorpo-alkemiado (formi homan korpon kaj venigi en ĝin animon per alkemio), malgraŭ ke oni malpermesas formi homon per alkemio. Sed malsukcesis... Edŭard perdis la maldekstran kruron kaj Alfons perdis la tutan korpon. Oferinte sian dekstran brakon, Edŭard apenaŭ retiris lian animon en panoplion.


Edŭard kulpigis sin, kaj ekzameniĝis por kvalifiko de Registara Alkemiisto. La Registaraj Alkemiistoj akiras privilegion dume devas obei militistaron, supoze la privilegio helpos al li serĉi rimedon reakiri iliajn perditajn korpon, kruron kaj brakon. Li trapasis la ekzamenon dum li estis nur 12-jaraĝa.
Edŭard kaj Alfons ekvojaĝis por serĉi la Filozofan Ŝtonon, kiu povus reakiri siajn perditajn korpojn. Ilia vojo estos tre malmilda, devos alfronti, fortegajn malhelpulojn, homunkulojn, karmon de homaro kaj kruelan profundan veron.



Roluloj |



  • Edŭard Elrik (エドワード・エルリック [Edŭādo Erurikku], angle: Edward Elric), mallonge: Ed


Sejuo — Paku Romi

Ĉefrolulo, ofte nomata "Ed". Kun sia frato Alfons li provis revivi sian patrinon per alkemio, sed ili malsukcesis. Ed perdis sian maldekstran piedon, kaj fiksis animon de Alfons al panoplio. Poste li eksciis, ke Filozofa Ŝtono povus retiri iliajn korpo kaj korpopartojn, kaj decidis serĉi ĝin. Ed surmetis artefaritan brakon kaj piedon, nomatajn "aŭto-kiraso", anstataŭ perditaj korpopartoj. Dum li estis nur 12-jaraĝa, li akiris kvalifikon de Registara Alkemiisto kaj titolon "Ŝtala" (鋼 [Hagane]). Li povas alkemii sen alkemia marko. Ed estas emociulo kaj simplulo, li havas malplialtecan komplekson je malalta staturo. Al li malplaĉas Lakto.



  • Alfons Elrik (アルフォンス・エルリック [Arufonsu Erurikku], angle: Alphonce Elric), mallonge: Al


Sejuo — Kugimija Rie

Plijuna frato de Ed, ofte nomata "Al". Pro la homkorpo-alkemiado, li perdis sian tutan korpon. Ed fiksis lian animon al panoplio. Ekde la akcidento Al vivas kiel animo fiksita ĉe panoplio, sen homaj sensoj escepte de vidpovo kaj aŭdpovo. Li estas tre mildulo kaj ĝentilulo kompare kun Ed, ofte Al ĉesigas sian malĝentilan fraton. Al li plaĉas katoj.



  • Ŭinri Rokbel (ウィンリィ・ロックベル [Ŭinrji Rokkuberu], angle: Winry Rockbell)


Sejuo — Tojoguĉi Megumi (unua serio), Takamoto Megumi (dua serio)

Amikino de Ed kaj Al ekde tiam, kiam ili estis malgrandaj infanoj. Ŝiaj gepatroj estis kuracistoj, sed ili mortis en Interna Milito de Iŝbalo. Pro tio, Ŭinri vivas kun sia avino Pinako, kaj laboris kiel metiisto de "aŭto-kiraso" (artefaritaj korpopartoj). Laŭ diro de Ed, Ŭinri estas maniulo de maŝinoj; kiam li rompas sian aŭto-kirason, ŝi tre koleras. Ŭinri zorgas Ed kaj Al, kaj atendas ilin reveni hejmen.



  • Roj Mastang (ロイ・マスタング [Roi Masutangu], angle: Roy Mustang)


Sejuo — Okaŭa Toru (unua serio), Miki Ŝiniĉiro (dua serio)

Kolonelo, Registara Alkemiisto. Li havas ambicion akiri titolon de fjurer kaj reformi militistinajn uniformojn al mini-jupojn. Li havas titolon "Flama", ĉar li povas manipuli flamon. Li ofte helpas al Ed kaj Al. Li estas maldiligentulo en kutima militservo, kaj galantulo.



  • Riza Hokuaj (リザ・ホークアイ [Riza Hōkuai], angle: Riza Hawkeye)


Sejuo — Neja Miĉiko (unua serio), Orikasa Fumiko (dua serio)

Leŭtenanto, asistanto de Mastang. Ŝi estas eminentulo de pafiloj. Ŝi ofte nomas Mastang-on "sentaŭgulo", sed ŝi tre zorgas lin. Ŝi zorgas pri hundon nomatan "Blak Hajate".



  • Mas Hjuz (マース・ヒューズ [Māsu Hjūzu], angle: Maes Hughes)


Sejuo — Fuĝiŭara Kejĝi

Leŭtenanta kolonelo. Kunbatalinto de Mastang. Li havas feliĉan familion, ofte memlaŭdas pri siaj familianoj. Tamen, Hjuz eksciis sekreton pri homunkulo. Lin, telefonantan al Mastang, mortigis homunkulo Envio, vestita kiel lia edzino. Lia klaso estis altigita al anstataŭa general-majoro.



  • Aleks Lui Armstrong (アレックス・ルイ・アームストロング [Arekksu Rui Āmusutorongu], angle: Alex Louis Armstrong)


Sejuo — Ucumi Kenĝi

Majoro. Li havas titolon "Fortabraka Alkemiisto". Li havas fortan korpon kaj li ofte fieras ĝin, dume li estas molkorulo. Li zorgas pri Ed kaj Al.



  • Skaa (スカー [sukā], angle: Scar, laŭvorte: Cikatro) / Cikatra Viro (傷の男 [Kizu no Otoko])


Sejuo — Okiaju Rjotaro (unua serio), Mijake Kenta (dua serio)

Junulo kun ruĝaj okuloj kaj bruna haŭto. Unu el postvivanto de Iŝbalanoj. Oni vokas lin "Skaa" (cikatro), ĉar li havas cikatron de kruca formo sur frunto. En Interna Milito de Iŝbalo, multe da Registaraj Alkemiistoj militservis kaj mortigis amason de Iŝbalanoj. Li neas alkemion kaj venĝas al Registaraj Alkemiistoj. Tamen estas nekonsekvenca, ke li uzas alkemion dum li neas alkemion.



  • Ŝo Taka (ショウ・タッカー [Ŝō Takkā], angle: Shou Tucker)


Sejuo — Nagai Makoto

La Alkemiisto de Savi Vivon. Ekde kiam lia edzino fuĝis de li, li vivadis kun filino Nina kaj hundo Aleksandro. Taka estis fama alkemiisto, kiu kreis ĥimeron, kiu parolas homan lingvon. Fratoj Elrik vizitis lin por serĉi metodon reakiri siajn korpojn. Fakte Taka estis frenezulo, kiu eksperimentis sian edzinon kaj sian filinon. En la mangao, post la frenezaĵo li estis murdita de Skaa. En la unua anime-serio, li iĝis ĥimero mem kaj vagis serĉi Filozofan Ŝtonon.



  • Tim Marko (ティム・マルコー [Timu Marukō], angla: Tim Marco)


Sejuo — Totani Koĝi (unua serio), Omoro Masajuki (dua serio)

La Alkemiisto de Kristalo, kuracisto kaj doktoro. Li okupiĝis pri kreado de Filozofa Ŝtono ĉe registara instituto pri alkemio. Sed, lia provaĵoj de la ŝtono estis uzata por murdi homojn en Interna Milito de Iŝbalo, Marko ne povis toleri tion kaj li eskapis de la instituton. Poste Marko vivis kiel praktikanta kuracisto en kampara urbeto. Kiam fratoj Elrik vizitis lin, li donis al ili dokumentojn pri Filozofa Ŝtono kaj enigman vortojn "plia vero malantaŭ vero".



  • Izumi Kaatis (イズミ・カーティス [Izumi Kātisu], angle: Izumi Curtis)


Sejuo — Cuda Ŝoko

Eminenta alkemiistino. Ŝi instruis al Ed kaj Al alkemion. Por Ed kaj Al, ŝi estas respektinda instruisto kaj la dua patrino. Ŝi provis revivigi sian filon per alkemio, sed malsukcesis, ŝi perdis partojn de internaj organoj. Ekde tio, ŝi elbuŝas sangon fojfoje. Ŝi vivas kun sia edzo, viandisto Sigu.



  • Dante (ダンテ [Dante])


Sejuo — Sugijama Kazuko, Kakazu Jumi (Lira)

Ŝi aperas nur en la unua anime-serio. Izumi Kaatis estis instruata de ŝi. Dante estis amato de Hohenhejm. Ŝi vivas jarcentojn, traslokiĝadante sian animon en korpon de alia pere de Filozofa Ŝtono.



Homunkuloj |


En "Ŝtala Alkemiisto" homunkuloj estas alkemie-faritaj homoj. Je iujn punktojn la animeo kaj mangao havas diferencojn.
Homunkuloj havas nomojn de Sep gravegaj pekoj el kristanismo.



  • Envio (エンヴィー [Envī], angle: Envy)


Sejuo — Jamaguĉi Majumi (unua serio), Takajama Minami (dua serio)

Li povas transformi sin en tiun formon, kiun li volas. Lia vera formo estas nekonata.



  • Glutemeco (グラトニー [Guratonī], angle: Gluttony)


Sejuo — Takato Jasuhiro (unua serio), Ŝiratori Tecu (dua serio)

Li estas ĉiam malsata kaj povas formanĝi eĉ homojn.



  • Volupto (ラスト [Rasuto], angle: Lust)


Sejuo — Sato Juko (unua serio), Inoŭe Kikuko (dua serio)

Ŝi estas ensorĉema. Ŝi atakas per elastaj ungoj.



  • Maldiligenteco (スロウス [Surōsu], angle: Sloth)


Sejuo — Takamori Joŝino (unua serio), Taĉiki Fumihiko (dua serio)

Ŝi naskiĝis pro malsukceso de fratoj Erlik revivigi sian patrinon. Ŝi povas aliformiĝi al likvaĵo.



  • Kolero (ラース [Rāsu], angle: Wrath)


Sejuo — Mizuki Nana (unua serio), Ŝibata Hidekacu (dua serio)

En la mangao kaj dua anime-serio li estas vera identeco de la fjurer King Bradlej.
En la unua anime-serio li estas homunkulo, kiu rezuliĝis, kiam Izumi Curtis provis revivigi sian filon.



  • Orgojlo (プライド [Puraido], angle: Pride)

En la mangao kaj dua anime-serio li estas Selim Bradlej — filo de King Bradlej.
En la unua anime-serio li estas fjurer King Bradlej.



  • King Bradlej / Fjurer (キング・ブラッドレイ [Kingu Buraddorei] / 大総統 [Daisōtō], angle: King Bradley / Führer)


Sejuo — Ŝibata Hidekacu (ambaŭ serioj)

Homunkulo, ĉefkomandanto de la imperia armeo, la unua persono de la ŝtato. Li estas Kolero en la mangao kaj en la dua anime-serio kaj li estas Orgojlo en la unua-animeo serio. Li pligrandigas armeadon, okazigas internajn militojn kaj militojn kontraŭ aliaj landoj. Li estas eminentulo de glavoj.



  • Selim Bradlej (セリム・ブラッドレイ [Serimu Buraddorei], angle: Selim Bradley)


Sejuo — Cumura Makoto (unua serio), Sampej Juuko (dua serio)

Filo de King Bradlej. En mangao kaj dua anime-serio li estas homunkulo Orgojlo.



Kantoj |



Ŝtala Alkemiisto (unua anime-serio) |


  • Komenciĝo:


  1. メリッサ "Merissa" / PornoGraffitti (Epizodoj 2—13, kaj por Finaĝo de epizodo 1)

  2. READY STEADY GO (Pretiĝu, Stabiliĝu, Ek) / L'Arc-en-Ciel (Epizodoj 14—25)

  3. UNDO (nuligu)/ Cool Joke (Epizodok 26—41)

  4. リライト "Rewrite" (Reskribu) / Asian Kung-fu Generation (Epizodoj 42—51)

  5. LINK (Ligo) / L'Arc-en-Ciel (por la kino)


  • Finiĝo:


  1. 消せない罪 "Kesenai Tsumi" (neforigebla krimo)/ Kitade Nana (Epizodoj 2—13)

  2. 扉の向こうへ "Tobira no Muko e" (trans pordon)/ Yellow Genereration (Epizodoj 14—25)

  3. Motherland (Patrina Lando)/ Crystal Key (Epizodoj 26—41)

  4. I Will (Mi Volas)/ Sowelu (Epizodoj 42—51)

  5. LOST HEAVEN (Perdita Paradizo) / L'Arc-en-Ciel (por la kino)



Ŝtala Alkemiisto: Frateco (dua anime-serio) |


  • Komenciĝo:


  1. "Again" de YUI (epizodoj 1—14)

  2. "Hologram" de NICO Touches the Wall (epizodoj 15—26)

  3. "Golden Time Lover" de Sukima Switch (epizodoj 27—38)

  4. "Period" de CHEMISTRY (epizodoj 39—50)

  5. " Rain" de SID (epizodoj 51—60 kaj 62)


  • Finiĝo:


  1. "嘘" [Uso] de SID (epizodoj 1—14)

  2. "Let it Out" de Miho Fukuhara (epizodoj 15—26)

  3. "Tsunai Da Te (Tied Hands)" de Lil'B (epizodoj 27—38)

  4. "Shunkan SENTIMENTAL (Sentimental Moment)" de SCANDAL (epizodoj 39—50)

  5. "RAY OF LIGHT " de Ŝoko Nakagaŭa (epizodoj 51—62)

  6. "Rain" de SID (epizodo 63)

  7. "Hologram" de NICO Touches the Wall (epizodo 64)


  • Ene:


  1. "Let it Out" de Miho Fukuhara (epizodo 27)

  2. "Rain" de SID (epizodoj 52 kaj 61)

  3. "RAY OF LIGHT" de Shoko Nakagawa (epizodo 64)



Eksteraj ligiloj |



  • http://mbs.jp/hagaren/index2.html


  • Reta Studejo de Fullmetal Alchemist (Japane)


  • Fullmetal Alchemist en Aniplex (Japane)


  • Kino Fullmetal Alchemist (Japane)




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár