Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio




Koordinatoj: 43°27′46″N 3°48′18″W  /  43.46278°N, 3.805°U / 43.46278; -3.805 (Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio)




















































Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio
muzeo

Mercadodeleste.jpg

Bazaro, en kies kelo estas la muzeo.


Oficiala nomo: Museo de Prehistoria y Arqueología de Cantabria

Ŝtato

Hispanio Hispanio
Duoninsulo

Iberio
Regiono

Kantabrio

Urbo

Santandero

Situo
Avda. Los Castros, 65-67
 - koordinatoj

43°27′46″N 3°48′18″W  /  43.46278°N, 3.805°U / 43.46278; -3.805 (Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio)

Inaŭguro

1926

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)




Situo kadre de Hispanio

RedHut.svg


Situo kadre de Hispanio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Museo de Prehistoria y Arqueología de Cantabria

Retpaĝo: http://www.museosdecantabria.com/prehistoria


La Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio estas muzeo pri prahistoria arkeologio, kiu estas en la urbo Santandero, en Kantabrio (norda Hispanio).




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Kolekto


  • 3 Bibliografio


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


La muzeo estis kreita en 1926 de la Provinca Deputitaro de Santandero, kiu komisiis ties estradon kaj disvolvigon al Jesús Carballo García. La reĝo Alfonso la 13-a ĉeestis inaŭguran ceremonion. Ĝia unua sidejo estis la mezlernejo Instituto de Santander (la nuna nomo estas Santa Clara). En 1941 ĝi translokiĝis al la Palaco de la Provinca Diputitaro, ĝis nun.


Internacie aprezite por esploro kaj kompreno de prahistorio, la muzeo estis reformita komence de la 21-a jarcento. Ekde decembro 2001, en la ekspoziciejoj de la muzeo videblas kaj malnovaj objektoj kaj ĵusaj elkavaĵoj. En la pludisvolvigo de la muzeo partoprenis kaj hispanaj entreprenoj, kiel banko Caja Cantabria, kaj eksterlandaj, elstarante Texnai, el Japanio.


La muzeo nun estas en la keloj de la bazaro Mercado del Este (Santandero), pro konstruo de nova sidejo por la Registaro de Kantabrio en la loko, kie ĝis nun estis la malnova sidejo kaj ankaŭ la muzeo. Oni esperas, ke la fina sidejo estos la konstruota Muzeo de Kantabrio, kiu, laŭprojekte, konstruiĝos en parko Vaguada de las Llamas, en Santandero.



Kolekto |


La kolekto konsistas el pli ol 1200 objektoj. Elstaras riĉa kolekto de prahistoria arto el Malfrua Paleolitiko. La plej malnovaj objektoj (100 000-jaraj) devenas de kaverno El Castillo. Ankaŭ estas iloj de Musterio (inter 100 000 kaj 40 000-jaraj) kaj diversaj objektoj de Epipaleolitiko kaj Ĥalkolitiko kaj Bronzepoko. Kompreneble, ankaŭ abundas objektoj rilataj al la historio de Kantabrio, speciale, tiuj uzitaj de kantabroj kaj kantabraj steleoj (ekzemple, tiu de Zurita). Cetere, ankaŭ estas pli novaj ne-prahistoriaj objektoj. La muzeo ankaŭ enhavas pli ol 70 000 libroj.



Bibliografio |


  • Patrimonio Paleolítico. Eldonis: Registaro de Kantabrio. Hispanio, 2004.


Eksteraj ligiloj |




  • Kulturo de Kantabrio (hispane)


  • Muzeoj de Kantabrio (hispane)


  • Muzeoj de Santandero (hispane)




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár