Tago de la Galega Beletro
La Tago de la Galega Beletro (Día das Letras Galegas en la galega) estas festotago kreita en 1963 de la Reĝa Galega Akademio por omaĝi verkistojn en la galega kaj samtempe festi tiun lingvon. Ĉiujare oni dediĉas ĝin al nova verkisto, elektita de la Akademio. La omaĝato havu gravan verkaron en la galega, ricevu la apogon de almenaŭ tri membroj de la Akademio kaj estu mortinta minimume dek jarojn. Nur en 1998 oni escepte dediĉis la tagon al tri personoj, nome la mezepokaj menestreloj Johan de Cangas, Martin Codax kaj Meendinho.
La festotago estas la 17a de majo ĉar tiutage en 1883 oni unue eldonis en Vigo la libron Cantares gallegos (Galegaj kantoj) de Rosalía de Castro, rigardata la fondo-verko de la Renaskiĝo de la galega kiel literatura kaj kultura lingvo.
La Tago de la Galega Beletro estas oficiala festotago en la aŭtonoma komunumo Galegio. Hispanlingvaj ĵurnaloj aperigas siajn kovrilojn en la galega (nur la kovrilojn) kaj oni kutime okazigas manifestacion en Santiago de Compostela por defendi tiun ĉi lingvon. La galega lingvo, el lingvistika vidpunkto loka varianto de la galega-portugala lingvo, suferadis drastan perdon de parolantoj en la lastaj jardekoj[1]. Solenaĵoj, prelegoj kaj diversaj aktivaĵoj okazas dum la tuta semajno, tiel ke oni ofte parolas pri la Semajno de la Galega Beletro. Unu el la plej konataj okazaĵoj estas la tiel nomata Correlingua (Lingvokurado), amase partoprenata de ĉiuaĝaj homoj[2].
Aliflanke, la plej gravaj galegaj eldonejoj publikigas studojn verkitajn de fakuloj pri la tiujara omaĝata verkisto, tiel kontribuante al disvastigo de profundaj esploroj pri figuroj de la galega beletro.
Enhavo
1 Historio
2 Polemiko
3 Bildaro
4 Listo de omaĝitoj
5 Referencoj
Historio |
La 20an de marto 1963 tri membroj de la Reĝa Galega Akademio, Manuel Gómez Román, Xesús Ferro Couselo kaj Francisco Fernández del Riego prezentis en tiu institucio la proponon festi la 17an de majo por kunigi la "efektivajn korbatojn de la intelekta galega aktivado"[3]. Ili taksis la poemaron de Rosalía de Castro Galegaj kantoj la unua majstroverko de la Renaskiĝo de la galega literaturo.
Por soleni tiun unuan Tagon de la Galega Beletro oni publikigis eldonon de Galegaj kantoj kun komentarioj de la verkisto Fermín Bouza Brey. La festo ricevis eksterordinaran rekonon kaj estis varme akceptita ne nur de la literaturaj rondoj sed ankaŭ de la tuta socio.
Polemiko |
La Reĝa Galega Akademio plu rifuzas dediĉi la Tagon de la Galega Beletro al Ricardo Carvalho Calero malgraŭ la insistaj proponoj de reintegrismaj organizoj[4]. Ricardo Carvalho Calero estis la unua profesoro pri galega-portugala filologio en la Universitato de Santiago de Compostela (tiam la sola universitato en Galegio), kaj ankaŭ la aŭtoro de la unua romano publikigita en la galega post la Hispana Enlanda Milito (Xente na barreira, 1950) kaj de tre gravaj gramatiko kaj literatur-historia libro. En la lastaj jardekoj de sia vivo, li iĝis la plej elstara defendanto de la uzo por la galega de skribado laŭ la portugalaj normoj (tiun proponon kaj la kulturan movadon ĉirkaŭ ĝi oni nomas reintegrismo). Li do kontraŭis la nunan oficialan ortografion laŭ reguloj tre similaj al tiuj de la hispana, porpledata de la Reĝa Galega Akademio.
Bildaro |
Castelao, omaĝita en 1964
Manuel Curros Enríquez, omaĝita en 1967
Ilustraĵo de la Kanzonoj de Sankta Mario, de Alfonso la 10a, omaĝita en 1980
Luís Seoane, omaĝita en 1994
Kanzono de la mezepoka menestrelo Martin Codax, omaĝita en 1998
Listo de omaĝitoj |
1963 - Rosalía de Castro
1964 - Alfonso Daniel Rodríguez Castelao
1965 - Eduardo Pondal
1966 - Francisco Añón
1967 - Manuel Curros Enríquez
1968 - Florentino López Cuevillas
1969 - Antonio Noriega Varela
1970 - Marcial Valladares Núñez
1971 - Gonzalo López Abente
1972 - Valentín Lamas Carvajal
1973 - Manuel Lago González
1974 - Johán Vicente Viqueira Cortón
1975 - Xoán Manuel Pintos Villar
1976 - Ramón Cabanillas
1977 - Antón Villar Ponte
1978 - Antonio López Ferreiro
1979 - Manuel Antonio
1980 - Afonso la 10a
1981 - Vicente Risco
1982 - Luis Amado Carballo
1983 - Manuel Leiras Pulpeiro
1984 - Armando Cotarelo Valledor
1985 - Antón Losada Diéguez
1986 - Aquilino Iglesia Alvariño
1987 - Francisca Herrera Garrido
1988 - Ramón Otero Pedrayo
1989 - Celso Emilio Ferreiro
1990 - Luís Pimentel
1991 - Álvaro Cunqueiro
1992 - Fermín Bouza Brey
1993 - Eduardo Blanco Amor
1994 - Luis Seoane
1995 - Rafael Dieste
1996 - Xesús Ferro Couselo
1997 - Ánxel Fole
1998 - Johan de Cangas, Martin Codax kaj Meendinho
1999 - Roberto Blanco Torres
2000 - Manuel Murguía
2001 - Eladio Rodríguez
2002 - Frei Martín Sarmiento
2003 - Antón Avilés de Taramancos
2004 - Xaquín Lorenzo
2005 - Lorenzo Varela
2006 - Manuel Lugrís Freire
2007 - María Mariño
2008 - Xosé María Álvarez Blázquez
2009 - Ramón Piñeiro
2010 - Uxío Novoneyra
2011 - Lois Pereiro
2012 - Valentín Paz-Andrade
2013 - Roberto Vidal Bolaño[5]
2014 - Xosé María Díaz Castro[6]
2015 - Xosé Filgueira Valverde
2016 - Manuel María
2017 - Carlos Casares
2018 - María Victoria Moreno
2019 - Antón Fraguas
Referencoj |
↑ http://www.consellodacultura.org/arquivos/cdsg/loia/socio.php?idioma=1&id=3
↑ http://www.correlingua.org/main.aspx?ApartId=1
↑ http://www.realacademiagalega.org/letras-historia
↑ http://agal-gz.org/blogues/index.php/carvalho/
↑ Día das Letras Galegas a Roberto Vidal Bolaño Real Academia Galega, 23 de junio 2012
↑ Día das Letras Galegas a Díaz Castro Real Academia Galega, 22 de junio 2013
|