Kemmental










































Kemmental



Blazono de Kemmental






Hugelshofen, vilaĝo de la komunumo Kemmental


Kantono
Turgovio
Distrikto
Kreuzlingen

Koordinatoj 

47°37′0″N 9°10′0″O  /  47.61667°N, 9.16667°O / 47.61667; 9.16667 (Kemmental)Koordinatoj: 47°37′0″N 9°10′0″O  /  47.61667°N, 9.16667°O / 47.61667; 9.16667 (Kemmental)
Nombro de enloĝantoj
2203
Areo
28,4 km²
Alteco
548 m super marnivelo
Poŝtkodo
8565, 8566 kaj 8573
Komunumkodo
4666




Mapo de Kemmental









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 La unuopaj vilaĝoj


    • 6.1 Alterswilen


    • 6.2 Altishausen


    • 6.3 Dotnacht


    • 6.4 Ellighausen


    • 6.5 Hugelshofen


    • 6.6 Lippoldswilen


    • 6.7 Neuwilen


    • 6.8 Siegershausen




  • 7 Konataj personecoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Kemmental estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2203 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.



Geografio |


Kemmental situas sur la montoĉeno Seerücken sude de Kreuzlingen. La komunumo konsistas el la vilaĝjo Alterswilen, Altishausen, Ellighausen, Lippoldswilen, Neuwilen, Siegershausen, Dotnacht kaj Hugelshofen. Sian nomon Kemmental, kiu signifas "Valo de Kemme", la komunumo ricevis de la rivero Kemme, kiu trafluas la komunumon de oriento al okcidento.



Najbaraj komunumoj |


Kemmental limas en okcidento al Wigoltingen kaj Wäldi, en nordokcidento al Tägerwilen, en nordoriento al Kreuzlingen, en oriento al Lengwil, en sudoriento al Berg, en sudo al Weinfelden kaj en sudokcidento al Märstetten.



Trafiko |


Kemmental disponas en Siegershausen pri stacidomo de la trajnlinio de Konstanco tra Kreuzlingen al Weinfelden. La ceteraj municipoj de Kemmental atingeblas ek de Siegershausen per diversaj buslinioj.



Historio |


La unua dokumenta mencio de municipo sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Kemmental estas tiu de Dotnacht kiel Tottinheiche, kiu datiĝas el la jaro 824. En la jaro 1159 estis menciitaj Neuwilen kiel Nunewillare kaj Altishausen kiel Altinshusin. Sekvis la mencio de Hugelshofen en 1176 kiel Hugolteshouen. El la jaro 1248 datas la unua mencio de Alterswilen kiel Alterswilaer. Lippoldswilen estis menciita en la jaro 1303 Lupoltwile kaj Ellighausen 1331 kiel Adlikusen.


La komunumo Kemmental fondiĝis la 1-an de januaro 1996 per la kunigo de la municpkomunumoj Alterswilen, Hugelshofen kaj la lokkomunumoj Alterswilen, Altishausen Ellighausen, Lippoldswilen, Neuwilen, Siegershausen, Dotnacht kaj Hugelshofen.



La unuopaj vilaĝoj |



Alterswilen |


La vilaĝo kaj iama komunumo Alterswilen situas en la centro de la hodiaŭa komunumo Kemmental inter Hugelshofen kaj Siegerhausen.



  • Alterswilen en la Historia Leksikono de Svislando

    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Alterswilen


    Altishausen |


    Altishausen estas strat vilaĝo en sudokcidento de la komunumo Kemmental, ĉe la vojo de Siegerhausen al Berg.



    • Altishausen en la Historia Leksikono de Svislando

      Vikifontaro|}}
    • La vikipedia komunejo



  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Altishausen


    Dotnacht |


    Antaŭ la kreo de la komunumo Kemmental la vilaĝo Dotnacht ĝis la 31-a de decembro 1995 apartenis al la municipa komunumo Hugelshofen. Ĝi situas ĉe la kantona vojo inter Hugelshofen kaj Alterswilen.



    • Dotnacht en la Historia Leksikono de Svislando

      Vikifontaro|}}
    • La vikipedia komunejo



  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Dotnacht


    Ellighausen |


    • Ellighausen en la Historia Leksikono de Svislando


    Hugelshofen |


    La iama municipa komunumo Hugelshofen nombris 1990 325 loĝantojn. Dum la tempo de la okupado de la Svisa Ĵurkomunumo ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Hugelshofen estis aparta tribunalejo, kiu estis rekte submetita al la ĵurkomunuma vokto.



    • Hugelshofen en la Historia Leksikono de Svislando

      Vikifontaro|}}
    • La vikipedia komunejo



  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Hugleshofen


    Lippoldswilen |


    • Lippoldswilen en la Historia Leksikono de Svislando


    Neuwilen |


    • Neuwilen Historia Leksikono de Svislando


    Siegershausen |


    En Siegershausen situas la stacidomo de la fervojlinio de Konstanco al Weinfelden. La stacidomo estas servata de regionaj trajnoj de la entrepreno THURBO. Ĝia unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 1227 kiel Sigehardishusin. Siegershausen estis propra komunumo ĝis la 31-a de decembro 1995. Al ĝi apartenis ek de la 1-a de januaro ankaŭ la vilaĝoj Dippishausen kaj Oftershausen, kiuj ĝis tiam formis la komunumo Dippishausen-Oftershausen. En 1990 Siegershausen havis 403 loĝantojn.




    • Siegerhausen en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale




    Konataj personecoj |



    • Sebastian Vettel, monda ĉampiono de la aŭtomobila Formulo 1 por la jaro 2010 loĝas kaj vivas ek de 2009 en Kemmental.


    Eksteraj ligiloj |



    • Oficiala retejo de la komunumo Kemmental


    • Kemmental en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


      Vikifontaro|}}
    • La vikipedia komunejo



  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Kemmental












  • Popular posts from this blog

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)

    Erzsébet Schaár