Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tantalo (apartigilo) . Tantalo , laŭ Gioacchino Assereto. Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος , ŝancelanta aŭ tre malfeliĉa ) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej divastigata versio. Li estis reĝo de Frigio [1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio) [2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj. Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto [3] , aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon [4] , kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis [5] pro li, aŭ Sipilo , pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj [6] . Laŭ la geografiisto Strabo,