Luksemburgo (lando)





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ŝtato Luksemburgo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Luksemburgo (apartigilo).
























































































Groussherzogtum Lëtzebuerg
Grand-duché de Luxembourg
Großherzogtum Luxemburg

Grandduklando Luksemburgo


Luksemburgo

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Nacia himno de Luksemburgo

Nacia devizo: Mir wëlle bleiwe wat mir sinn (Ni volas resti kio ni estas)

Lokigo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Luksemburgo

Oficiala(j) lingvo(j)

luksemburga lingvo, franca lingvo, germana lingvo

Plej ofta(j) religio(j)

katolikoj

Areo
 % de akvo
2586[1] km²
- %

Loĝantaro

543 360

Loĝdenso

183 loĝ./km²

Horzono
UTC+01:00

Interreta domajno

.lu

Landokodo
LUX

Telefona kodo
+352

Plej alta punkto
Kneiff

Plej malalta punkto

Mozelo
Politiko

Politika sistemo

konstitucia monarkio

Ŝtatestro

Henriko de Luksemburgo

Nacia tago

23-a de junio

Sendependiĝo
en 1890
Ekonomio

Valuto

eŭro (EUR)







v  d  r


Information icon.svg



LuksemburgoLuksemburgio estas lando en okcidenta Eŭropo, kiu situas inter Francio, Belgio kaj Germanio. Ĝi estas la sola sendependa grandduklando en la mondo.




Enhavo






  • 1 Nomo


  • 2 Geografio


    • 2.1 Ĉefaj urboj




  • 3 Administra divido


  • 4 Historio


  • 5 Ekonomio


  • 6 Loĝantaro


  • 7 Bildaro


  • 8 Esperanto en Luksemburgo


  • 9 Vidu ankaŭ


  • 10 Referencoj


  • 11 Bibliografio


  • 12 Eksteraj ligiloj





Nomo |


Ĉar la ĉefurbo de la lando nomiĝas Luksemburgo, oni foje en Esperanto emas distingi la landon nomante ĝin Luksemburgio. Aliaj preferas la nomon Luksemburgo ankaŭ por la lando, argumentante per neinternacieco kaj nefundamenteco de la sufikso "i". La loĝantojn oni respektive nomas ĉu luksemburganoj ĉu luksemburgianoj.



Geografio |


Mapo Luksemburgio.png



Ĉefaj urboj |




  • Luksemburgo (82 mil),


  • Esch-sur-Alzette (28 mil),


  • Differdange (19 mil),


  • Düdelingen (18 mil).



Administra divido |


3 distriktoj kun 12 kantonoj.


Vidu artikolon Administra divido de Luksemburgo.



Historio |


Ekde la jaro 963 Luksemburgo estis graflando, en 1354 ĝi iĝis duklando kaj en 1815 grandduklando sub Vilhelmo la 1-a.


Post la franca okupado kreiĝis la reĝlando Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn malaltajn landojn en la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj aŭ Unuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj kiu ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839) kiel kunigo de teritorioj kiuj nun estas la aktualaj Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭa Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1795–1806: Batava Respubliko, 1806–1810: Reĝlando Holando) en la nordo. Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde de Francujo kaj okcidente de Prusujo, kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum la Belga Revolucio en 1830 por fondi la ŝtaton Belgujo.


Sekve de la Traktato de Londono (1839) Luksemburgo estis dividita en du partoj. La franclingva okcidenta parto estis donacita al Belgio kaj tie iĝis la provinco Luksemburgo. La orienta luksemburglingva parto restis en persona unio kun Nederlando. Tiu ĉi ligo finiĝis en 1890, en la jaro kiam mortis Vilhelmo la 3-a, kiu ne havis virajn posteulojn.


De 1921 ĝi estas en ekonomia-dogana unio kun Belgio.


Luksemburgo estis uzurpita de Germanio dum la du mondmilitoj. En 1948 oni deprenis el la konstitucio la artikolon pri la neŭtraleco. En la sama jaro Luksemburgo aliĝis al Benelukso kaj la postan jaron al NATO. En 1957 la ŝtato estis unu el la ses fondintoj de Eŭropa Ekonomia Komunumo (la postaj Eŭropa Komunumo kaj Eŭropa Unio). En 1999 ĝi aliĝis al la Eŭrozono.




Ekonomio |


La Belga-Luksemburga Ekonomia Unio de 1922 proksime ekonomie interligis la najbarajn ŝtatojn Belgio kaj Luksemburgio inter alie per valuta unio de la la belga kaj luksemburga frankoj (ĝis la enkonduko de komuna valuto Eŭro en 2002); ĝi estis antaŭŝtupo por la unio Benelukso.



Loĝantaro |


459 mil (1 januaro 2006), inter ili 75,1% luksemburganoj, 6,3% italoj.




  • Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilindustria produktaĵo, kemiaĵoj, plasto.


  • Pokapa Malneta enlanda produkto: 41.210 $.


  • Monunuo: eŭro EUR ( = 100 cendoj)


  • Organizaĵoj: UN (1945), EU



Bildaro |




Esperanto en Luksemburgo |


Vidu Esperanto-movado



Vidu ankaŭ |



  • Nacia himno de Luksemburgo

  • Plurlingveco en Luksemburgo









  • Luksemburgo (lando) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Luksemburgo (lando) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Luksemburgo (lando) en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)




Referencoj |





  1. Pri tio rigardu en Bibliografio.


  2. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-394




Bibliografio |


  • Francis Kirps: Planedo Luksemburgio (trad. István Ertl) Beletra Almanako (29), junio 2017, paĝoj 83-86. Amuza parodio de priskribo de Luksemburgio, bazita ĉefe sur ties malgrandeco.


Eksteraj ligiloj |



  • Paĝaro de Luksemburgo

  • Paĝaro de la ŝtata registaro




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo