Kioto
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Kioto (apartigilo) |
Kioto | |
---|---|
Japana nomo | 京都市 |
Loko de Kioto en Gubernio Kioto, Japanio. | |
Loko | |
Lando | Japanio |
Regiono | Kansajo |
Gubernio | Gubernio Kioto |
Municipokodo | 26100-9 |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 827,90 km² |
Loĝantaro (1-a de septembro 2006) | |
Tute | 1 472 666 |
Koordinato | 35°00′N 135°45′O / 35°N, 135.75°O / 35; 135.75 (Kioto)Koordinatoj: 35°00′N 135°45′O / 35°N, 135.75°O / 35; 135.75 (Kioto) |
Simboloj | |
Arbo | plorsaliko, acero de Takao kacura (cercidiphyllum japonicum) |
Floro | kamelio, rododendro, satozakura |
Urbodomo de Kioto | |
Adreso | 〒604-8571 Nakagyo-ku, Kami-Honnouji-mae-machi 488, Miike Agaru, Teramachi-dori |
Telefononumero | +81-75-222-3111 |
Oficiala retpaĝo: http://www.city.kyoto.jp/ | |
Kioto (japane 京都 [kjoto] aŭskulti) estas urbo en Japanio, ĉefurbo de la Gubernio Kioto, Urbo aldifinita de registara dekreto. Ĝi estas la historie kaj kulture plej grava urbo de Japanio.
Dum la epoko de Heian (794 — 1192) kaj epoko de Muromaĉi (1338 — 1573) Kioto estis ĉefurbo. Ekde 794 ĝis 1868, Imperiestroj de Japanio loĝis en la urbo.
Kioto estas ankaŭ industria urbo. Grandaj entreprenoj (Kyocera, Shimadzu, Nintendo, ktp.) situas tie.
Enhavo
1 Geografio
2 Industrio
3 Ĝemelaj urboj
4 Kvartaloj
5 Turismo
5.1 Mondaj Kulturheredaĵoj
5.2 Famaj ejoj
5.3 Festoj
6 Servoj
7 Esperanto en Kioto
8 Kioto kaj Esperanto
9 Referencoj
10 Vidu ankaŭ
Geografio |
Kioto situas en la suda parto de la gubernio Kioto. Tra la urbo, la riveroj Kamo, Kacura, kaj Uĝi fluas. Nord-oriente de la urbo troviĝas Monto Hiej, nord-okcidente Monto Atago.
Industrio |
- Tradiciaj industrioj
- Teksaĵo de Niŝiĝin
- Sakeo
- Entreprenoj
- Horiba
- Kyocera
- Murata
- Nintendo
- Omron
- Shimadzu
- Wacoal
Ĝemelaj urboj |
Bostono (Usono)
Florenco (Italio)
Guadalajara (Meksiko)
Kolonjo (Germanio)
Kievo (Ukrainio)
Parizo (Francio)
Prago (Ĉeĥio)
Ŝjiano (Ĉinio)
Zagrebo (Kroatio)
Kvartaloj |
La urbo Kioto havas 11 kvartalojn.
- Kvartalo Fuŝimi
- Kvartalo Higaŝijama
- Kvartalo Jamaŝina
- Kvartalo Kamigjo
- Kita-ku
- Minami-ku
- Kvartalo Nakagjo
- Kvartalo Niŝikjo
- Kvartalo Sakjo
- Kvartalo Ŝimogjo
- Kvartalo Ukjo
Turismo |
Mondaj Kulturheredaĵoj |
- Ora templo (Kinkaku-ĝi)
Kastelo de Niĝo (Niĝo-ĝo)
- Templo Ĝiŝo (Ginkaku-ĝi)
- Templo Kiyomizu (Kijomizu-dera)
- Templo Rokuon (Kinkaku-ji)
- Templo Rjoan (Rjoan-ĝi)
- Kamigamo-Sanktejo
- Shimogamo-Sanktejo
Famaj ejoj |
- Kiota Palaco
- Sanktejo Heian
- Sanktejo Jasaka
- Templo Dajgo
- Templo Higahi-hongan
- Templo Kurama
- Templo Ninna
- Templo Niŝi-hongan
- Templo Tou
- Kiota Turo
Festoj |
- Ĝidaj-Festo
- Gion-Festo
- Dajmonĝi-fajrofesto
Servoj |
- Gubernia universitato de Kioto
- Universitato de Kioto
Esperanto en Kioto |
En Kioto vivis kaj aktivis la kompilinto de la Plena Verkaro Zamenhofa (PVZ), ludovikito.
Kioto-Esperanto-Societo [1] aktivas; ĝi havas kunsidojn ĉiumerkrede en la domo "Esperanto-Kaikan"[2], ĝi ankaŭ okazigas elementan kurson, ekspozicion kaj Zamenhofan feston ĉiujare.
Kioto kaj Esperanto |
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Kioton:
- En lia akompano Utnoa superlibelas
- la landon de Honŝuo, meze de maro safira.
- Ili alflugas Kjoton, kaj poste Sanhusagendon,
- la lignan konstruaĵon sur tuta mondo plej vastan,
- sanktejojn ĝardenitajn kun harmonia primeto.
- Kaj la pentristo fama al Uttu diras indike:
- -Leviĝas jen Rjoanji kaj la palaco Kacura,
- la Ora Pavilono kaj la Reĝhalo Feniksa.
- Vidu sur stratoj longaj la girlanditan amason
- dum la Printempaj festoj de la Floranta Ĉerizo.[3]
Referencoj |
↑ Blogo de Kioto-Esperanto-Societo
↑ Esperanto-Kaikan
↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.
Vidu ankaŭ |
- Listo de urboj de Japanio
- Listo de milionurboj
- Protokolo de Kioto