Albert Austin


































Albert Austin

Albert Austin-Mary Pickford in Suds (cropped).jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

13-an de decembro 1881 (1881-12-13)
en Birmingham

Morto

17-an de aŭgusto 1953 (1953-08-17) (71-jara)
en Norda Holivudo

Tombo
Ferncliff Cemetery

Ŝtataneco

Unuiĝinta Reĝlando

Profesio

aktoro, reĝisoro, scenaristo, filmaktoro

Lingvoj

angla lingvo







v  d  r


Information icon.svg



Albert AUSTIN (1881-1953) estis angla aktoro, stelulo, reĝisoro, kaj scenaristo, fama ĉefe pro sia laboro en filmoj de Charlie Chaplin.


Li naskiĝis en Birmingham, Warwickshire, Anglio kaj estis artisto de music hall antaŭ foriri al Usono kun Chaplin, ambaŭ kiel membroj de la trupo de Fred Karno en 1910. Lia aspekto estas karakterizita pro pentrita liphararo kaj kolera konduto. Li formis parton de la aktoraro de Chaplin kaj ludis helpajn rolojn en multaj el liaj filmoj, ofte kiel kontrapunkto de la stelulo kaj laborante kiel helporeĝisoro.


Post la disvolvigo de sonkino, li ŝanĝis al scenaristado, reĝisorado, kaj aktorado, ĉefe en komediaj kurtoj. Inter aliaj, li helpis Chaplin en la disvolvigo de la intrigo de The Adventurer (1917). Tamen li aperis listigita kiel kunlaboranto nur unufoje, nome por City Lights.


Kiel aktoro, li aperis en komedioj de Chaplin por Mutual Film Corporation. Poste li havis du mallongajn, nelistigitajn rolojn en unu el la mutaj komedioj de Chaplin faritajn jam en la sonepoko, City Lights (1931). Austin aperis ankaŭ por mallonge (kiel taksiisto) en la komenco de la kurto de Chaplin nome One A.M..


Li aperis ankaŭ en filmoj kun Jackie Coogan kaj Mack Sennett.


Eble la plej konata apero de Austin estis en la kurto de Chaplin nome The Pawnshop (La lombardejo). Austin eniras en lombardejo kun alarmhorloĝo, cele al ties lombardado. Por establi la valoron de la horloĝo, Chaplin dissekcias ĝin. Austin montras gapon dum Chaplin iom post iom detruas lian horlogon, kaj poste redonas la peccojn reen al Austin.


Li havis la ĉefan rolon en la filmo de Mary Pickford nome Suds (1920), kie li kunstelulaj kiel kliento kiu lasas sian ĉemizon en ŝia lavejo. En tiu filmo li aperas sen sia komikista liphararo.


En siaj finaj jaroj li laboris kiel policano ĉe la studioj de Warner Brothers, laŭ​ la nekrologo de The New York Times.



Filmaro |




  • City Lights (1931) kiel strata bala/ŝtelisto


  • The Circus (1928) kiel klaŭno


  • The Gold Rush (1925) kiel orserĉisto


  • Pay Day (1922) kiel laboristo


  • The Kid (1921) kiel homo en ŝirmejo/aŭtoŝtelisto


  • Suds (1920) Horace Greensmith


  • The Professor (1919) homo en gastejaĉo


  • Shoulder Arms - usona soldato / senhara germana soldato / barbula germana soldato, kajsera ŝoforo (1918)


  • The Bond (1918) amiko


  • Triple Trouble (1918) homo


  • A Dog's Life (1918) ŝtelisto


  • The Adventurer (1917) servisto


  • The Immigrant (1917) kunmanĝanto


  • The Cure (1917) sanhelpanto


  • Easy Street (1917) pastro/policano


  • The Rink (1916) kuiristo/sketisto


  • Behind the Screen (1916) sceneŝanĝisto


  • The Pawnshop (1916) kliento kun horloĝo


  • The Count (1916) alta gasto


  • One A.M. (1916) taksiisto


  • The Vagabond (1916) trombonisto


  • The Fireman (1916) fajrobrigadisto


  • The Floorwalker (1916) vendejisto



Referencoj |




  • The New York Times obituary, August 19, 1953 (accessed via http://select.nytimes.com, 10a de Novembro, 2008)

  • Charlie Chaplin's Collaborators, British Film Institute, alirita Nov. 10a, 2008



Eksteraj ligiloj |



  • Verkoj de aŭ pri Albert Austin ĉe Internet Archive [1] Alirita la 2an de Septembro 2018


  • Albert Austin en la Interreta filma datumbazo (angle)
















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár