Okedro























































































Okedro
Plia nomo

Triangula kontraŭprismo

Bildo

Bildo

Klaku por rigardi turnantan bildon

Speco

Regula pluredro
Trianguledra pluredro

Vertica figuro
3.3.3.3

Bildo de vertico

Bildo de vertico

Bildo de reto

Bildo de reto

Simbolo de Wythoff
4 | 2 3

Simbolo de Schläfli
{3,4}
kaj {33}{displaystyle {begin{Bmatrix}3\3end{Bmatrix}}}

Figuro de Coxeter-Dynkin

o4o3(o)

Indeksoj
U05 C17W2

Simbolo de Bowers
Oct

Verticoj
6

Lateroj
12

Edroj
8

Edroj detale
8{3}

χ
2

Geometria simetria grupo

Oh

Duedra angulo
arccos(-1/3) ~= 109,47122°

Duala

Kubo

Bildo de duala

Bildo de duala







v  d  r


Information icon.svg



Okedro estas pluredro kun 8 edroj. La regula okedro estas platona solido komponita el de 8 egallateraj trianguloj. En ĉiu vertico kuniĝas 4 edroj.


La okedra geometria simetria grupo estas Oh de ordo 48. Subgrupoj de ĉi tiu grupo estas D3d (ordo 12), la geometria simetria grupo de triangula kontraŭprismo; D4h (ordo 16), la geometria simetria grupo de kvadrata dupiramido; Td (ordo 24), la geometria simetria grupo de rektigita kvaredro. Ĉi tiuj simetrioj povas esti emfazitaj per malsamaj dekoracioj de la edroj.


Ĝi estas tri-dimensia kruca hiperpluredro. Ĝi estas ankaŭ triangula kontraŭprismo.


La regula okedro havas 6 verticojn kaj 12 randojn, ĉi tio estas la minimumo inter diversaj okedro; neregulaj okedroj povas havi 12 verticojn kaj 18 randojn. [1]


Estas kvar grava specoj de okedroj kun duedra simetrio:




  • Seslatera prismo: 6 kvadratoj, 2 seslateroj

  • Seplatera piramido: 7 trianguloj, 1 seplatero

  • Kvarlatera dupiramido: 8 trianguloj, kutime izocelaj, en ĉi tiun specon trafas la regula okedro se la trianguloj estas egallateraj.


  • Kvarlatera trapezoedro - 8 deltoidoj


La vorto okedro estas malofte uzata en ĉi tiu ĝenerala senco ĉar ĉi tiuj pluredroj ne havas gravajn komunajn propraĵoj.




Enhavo






  • 1 Karteziaj koordinatoj


  • 2 Areo kaj volumeno


  • 3 Geometriaj rilatoj


  • 4 Rilatantaj pluredroj


  • 5 Uzo


  • 6 Diversaĵoj


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Referencoj


  • 9 Eksteraj ligiloj





Karteziaj koordinatoj |


Karteziaj koordinatoj de verticoj de dudekedro centrita je la nulo de koordinatoj kun longo de lateroj 31/2:



( ±1, 0, 0 );

( 0, ±1, 0 );

( 0, 0, ±1 ).



Areo kaj volumeno |


La areo A kaj la volumeno V de regula okedro de randa longo a estas:



A=23a2≈3.46410162a2{displaystyle A=2{sqrt {3}}a^{2}approx 3.46410162a^{2}}

V=132a3≈0.471404521a3{displaystyle V={frac {1}{3}}{sqrt {2}}a^{3}approx 0.471404521a^{3}}


Tial la volumeno estas kvaroble pli granda de tiu de regula kvaredro kun la sama randa longo, kaj la surfaca areo estas duoble pli granda (ĉar estas 8 sed ne 4 trianguloj).



Geometriaj rilatoj |


La eno de la kombinaĵo de du duale lokigitaj kvaredroj estas okedro, kaj ilia kombinaĵo stelokangulopluredro, estas la sola steligo de okedro.


Okedroj kaj kvaredroj povas esti alterne uzataj por formi vertico-uniforman, latero-uniforman kaj edro-uniforman kahelaro de spaco.Ĝi estas unu el la 28 konveksaj uniformaj ĉelaroj. Ankaŭ estas kahelaro el okedroj kaj kubokedroj.



Rilatantaj pluredroj |


La okedro povas ankaŭ esti konsiderata kiel rektigita kvaredro.


Vico inter kvaredro kaj ĝia dualo:









Uniform polyhedron-33-t0.png
Kvaredro

Uniform polyhedron-33-t01.png
Senpintigita kvaredro

Uniform polyhedron-33-t1.png
Okedro

Uniform polyhedron-33-t12.png
Senpintigita kvaredro

Uniform polyhedron-33-t2.png
Kvaredro




Uzo |



  • Natura kristaloj de diamanto aŭ aluno estas kutime okedraj.

  • La regula dekduedro estas ofte uzita en rolludoj kiel 8-flankita ĵetpluredro ("d8" mallonge).



Diversaĵoj |


  • Se ĉiu rando de okedro estas anstataŭigita per 1 omaj rezistancilo, la rezistanco inter kontraŭaj verticoj estas 1/2 omoj kaj tiu inter najbaraj verticoj estas 5/12 omoj.[2]


Vidu ankaŭ |



  • Trilateropiramidigita okedro

  • Piramidigita dekduedro

  • Senpintigita okedro

  • Okedra molekula geometrio


  • Uniformaj pluredraj kombinaĵoj de okedroj

    • Kombinaĵo de 4 okedroj kun turna libereco

    • Kombinaĵo de 8 okedroj kun turna libereco

    • Kombinaĵo de 4 okedroj

    • Kombinaĵo de 20 okedroj kun turna libereco

    • Kombinaĵo de 20 okedroj

    • Kombinaĵo de 10 okedroj

    • Kombinaĵo de 5 okedroj



  • Kombinaĵo de kubo kaj okedro









Triangulaj geometriaj figuroj

Triangula piramido | Triangula prismo | Triangula kontraŭprismo | Triangula trunko | Triangula kajtopluredro | Triangula senpintigita kajtopluredro | Triangula dupiramido | Triangula dutrunko | Triangula plilongigita dupiramido | Triangula kupolo | Triangula ortodukupolo | Triangula turnodukupolo










Pluredroj laŭ kvanto de edroj

Duedro | Triedro | Kvaredro | Kvinedro | Sesedro | Sepedro | Okedro | Naŭedro | Dekedro | Dekduedro | Dudekedro | Dudekkvaredro

Noto ke en la listo pli supre estas ne ĉiuj eblaj kvantoj da edroj.



Referencoj |




  1. [1]


  2. Duglaso J. Klein (2002). “Resistance-Distance Sum Rules - Rezisto-distancaj sumaj reguloj”, Croatica Chemica Acta (PDF) 75 (2), p. 633–649. Alirita 2006-09-30.. 



Eksteraj ligiloj |



  • Okedro

  • La uniformaj pluredroj

  • Virtualaj realaj pluredroj

  • Paperaj modeloj de pluredroj




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár