-ism-: Malsamoj inter versioj
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- | -unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, | -ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
La esperantlingva sufikso "-ism-" al vortradiko aldonas la signifon de "doktrino, movado, sistemo, agmaniero" kaj simile. Iafoje vorto kreita per la sufikso ankaŭ montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de la afikso tre varias, kaj tre dependas de la vortradiko, post kio ĝi staras.
La afikso -ism- estis oficialigita en 1919 en la Dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro de Esperanto.
Ekzemploj [1] |
Post persona nomo
- Budho → Budhismo = la religio fondita de Budho
- Stalino → Stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino
Post vorto por adepto de fama persono
- Kristano → Kristanismo = la religio de la Kristanoj, la religio de Kristo
- Konfuceano → Konfuceanismo = la filozofio de la Konfuceanoj, la filozofio de Konfuceo
Post temo aŭ karakterizaĵo de la sistemo aŭ doktrino
kolonio → koloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta ŝtato
spirito → spiritismo = kredo, ke eblas kontakti spiritojn de mortintoj- vegetara → vegetarismo = sistema nemanĝado de viando
- komuna → komunismo = politika sistemo bazita sur komuna posedado
kapitalo → kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo
kubo → kubismo = stilo de pentrado, kiu uzas kubecajn figurojn
alkoholo → alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo
plumbo → plumbismo = malsano pro veneniĝo de plumbo- internacia → internaciismo = sistema strebado al internacia kunlaboro
- nova → novismo = tendenco ĉiam voli krei ion novan
- ...adas → adasismo = (mallerta) rimado pere de sufiksoj (ekz. -ad-), ekzemplo de tia rimado (ekz. kantadas — amadas)
Post speco de persono, montranta agmanieron de tia persono
kanibalo → kanibalismo = homomanĝado fare de homo
diletanto → diletantismo = amatoreca kaj fuŝa agado- patrioto → patriotismo = amo kaj sindediĉo al la propra patrujo
- Zamenhof → zamenhofismo = esprimomaniero propra al Zamenhof
Notoj |
↑ ekzemploj cititaj el PMEG
Eksteraj ligiloj |
- Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) pri la afikso -ism-