Jukatana vireo
Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||
Vireo magister (Lawrence, 1871) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Malplej zorgiga | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Jukatana vireo (Vireo magister) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Tiu estas troviĝanta specio en Belizo, Honduro kaj Meksiko. Estas bone dokumentita vidaĵo el High Island, Teksaso, en 1984, sed tiu estis la ununura vidaĵo en Usono. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, manglejoj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
Tiu specio havas grizecajn suprajn partojn kaj sablokolorajn subajn partojn kun markata bildo ĉekape konsista je griza krono kaj tre malhela traokula strio sub hela superokula larĝa strio kaj hela subokula marko. La beko estas fortika ĉebaze kaj bluecgriza same kiel la kruroj.
Referencoj |
- BirdLife International 2004. Vireo magister. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj |
- Bildo ĉe ADW
|