OSIEK-premio




OSIEK-premio estas premio por faka aŭ traduka laboro en la lingvo Esperanto. La premio estas aljuĝata ĉiujare al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo, precipe nefikcia, por kiu balotis plej multaj OSIEK-anoj. Inter la kvin plej ofte proponaj fine decidas partoprenantoj de Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK, kiu okazas ĉiujare antaŭ Universala Kongreso.



Listo de jam premiitaj verkistoj |


2016: Carlo Minnaja (Italio) kaj Giorgio Silfer (Svislando) pro Historio de la Esperanta literaturo


2015: ne atribuita


2014: Peter Baláž (Slovakio) pro Esperanto Elektronike


2013: Mikaelo Bronŝtejn (Rusio) pro Dek tagoj de kapitano Postnikov


2012: István Ertl (Hungario) pro la traduko de Sensorteco de Imre Kertész


2011: Laŭlum (Ĉinio) pro la traduko de Ĉe akvorando


2010: Baldur Ragnarsson (Islando) pro la traduko de Sagao de Njal


2009: Spomenka Ŝtimec (Kroatio) pro Kroata milita noktlibro


2008: Sergio Pokrovskij (Rusio) pro Komputika leksikono


2007: Ĵak Lepŭil' kaj Armela LeQuint (Francio) pro la traduko de Vojaĝo ĝis noktofino de Louis-Ferdinand Céline


2006: André Cherpillod (Francio) pro Konciza Etimologia Vortaro


2005: Christian Declerck (Belgio) pro Tarokoj kaj epokoj


2004: Ed Borsboom (Nederlando) pro Vivo de Andreo Cseh


2003: Gerrit Berveling (Nederlando) pro la traduko de du volumoj el la projekto Antologio Latina


2002: Kreŝimir Barkoviĉ (Francio) pro la traduko de 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner


2001: Eli Urbanová (Ĉeĥio) pro Hetajro dancas


2000: Trevor Steele (Aŭstralio) pro Falantaj muroj


1999: Xie Yuming (Ĉinio) pro la traduko de Ruĝdoma Sonĝo de Cao Xueqin


1998: Claude Piron (Svislando) pro La Bona Lingvo


1997: Fernando de Diego (Hispanio) pro la traduko de Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez


1996: Paul Gubbins (Britio) pro Kunvojaĝu


1995: Donald Broadribb (Aŭstralio) pro la traduko de La Respubliko de Platono


1994: Rüdiger Eichholz (Kanado) pro Esperanta Bildvortaro


1993: Ulrich Lins (Germanio) pro La danĝera lingvo


1992: Ebbe Vilborg (Svedio) pro Etimologia Vortaro de Esperanto


1991: Evaldo Pauli (Brazilo) pro Mil Jaroj de Kristana Filozofio


1990: NOMURA Rihej (Japanio) pro Zamenhofa ekzemplaro



Eksteraj ligiloj |


  • http://osiek.org/premio/index.php




Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár