Orientaj sudorientaj insuloj



























Orientaj sudorientaj insuloj




indonezie Nusa Tenggara Timur




IndonesiaEastNusaTenggara.png
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Kupang

Areo

48 718 km²

Loĝantaro

4 683 827 (stato de 2011)

ISO-kodo
ID-NT

emblemo
emblemo








v  d  r


Information icon.svg



La Orientaj sudorientaj insuloj (iom nekutima nomo, sed ekzistas ankaŭ okcidentaj sudorientaj insuloj) (indonezie Nusa Tenggara Timur) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 48 718 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la Malgrandaj Sundaj Insuloj. Laŭ stato de la jaro 2011 la insulara provinco havis 4 683 827 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 92 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu urbo, 20 distriktoj, 286 subdistriktoj kaj 2 775 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Kupang en okcidenta Timoro.


La teritorio konsistas el 550 insuloj, el kiuj la plej grandaj estas Floreso, Sumbo kaj Timoro (de kiu nur la okcidento estas parto de Indonezio). Pliaj insuloj estas Adonara, Alor, Komodo, Pantar, Raijua, Roti, Sawu, Semau kaj aliaj.



Eksteraj ligiloj |


  • oficiala retejo




mara rokaro en la insulo Komodo







Portala ikono Portalo pri Indonezio











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár